Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Gvatemala Esperanto-Asocio

Gvatemala Esperanto-Asocio
Asociación Guatemalteco de Esperanto
Emblemo de Gvatemala Esperanto-Asocio
Lando  Gvatemalo
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1948
vdr
La situo de la ŝtato Gvatemalo en Centra Ameriko.

Gvatemala Esperanto-Asocio - hispane Asociación Guatemalteco de Esperanto - estas la landa Esperanto-asocio en la ŝtato Gvatemalo de Centra Ameriko. La asocio havas sian sidejon en Ĉikimulo (Chiquimula). La Laborplano 2001-2010 de la Amerika Komisiono de UEA juĝas ke en Gvatemalo la movado aktuale "ne estas forta".[1]

Historio

1946 Al Gvatemalo alvenas la belga esperantisto, kemiisto kaj farmaciisto Jules Bonge, kiu ekvarbas pri la ideo de Esperanto.
1947 Unua artikolo pri Esperanto en la ĉefa gazeto de Gvatemalo “El Imparcial”, sekvata de monata artikolo.
1948 Unua senpaga kurso ĉe la Fakultato de homaj sciencoj de la Universitato San Carlos de Gvatemalo. Nombro de interesitoj: 21. Ĉi tiu kurso estas sekvata de aliaj kursoj. Estas fondita Gvatemala Esperanto-Asocio. Unua Esperanto-radioprogramo en la radiostacio Voz de Centroamérica (“Voĉo de Centra Ameriko”), poste semajna programo.
1951 Kvina Senpaga Esperanto-Kurso ĉe la Fakultato de “Homaro”, Nombro de interesitoj: 48.
1952 La Gvatemala Esperanto-Asocio ricevas sian juran personecon de la registaro kiel kultura organizaĵo. Unua kurso instruita de gvatemalano en Mezameriko, la licenciulo pri scienco kaj literaturo Aroldo Hernández.
1953 Senpagaj kursoj estas malfermitaj en la lernejo "Dolores Bedoya de Molina" de Gvatemalurbo.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Laborplano 2001-2010 de la Amerika Komisiono de UEA. Arkivita el la originalo je 2011-09-07. Alirita 2013-01-16 .
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Portal di Ensiklopedia Dunia

Kembali kehalaman sebelumnya