La Zimbabva Esperanto-Instituto (AEK) estas respektive estis la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Zimbabvo. Formale estante instituto, ĝi havas neformalajn rilatojn al Universala Esperanto-Asocio, sed ne estas formala landa asocio. La instituto havas respektive havis sian sidejon en la urbo Bindura. Kunordiganto de la instituto laŭ la stato de aprilo 2010 estis Oliver Mazodze ĝis lia morto la 15-an de majo 2010.
La retejo de UEA en 2024 nur informis pri unuopaj esperantistoj en la lando kaj tute prisilentis la instituton en la koncerna paĝo. Tio plifortigas la suspekton ke la iniciato tute malfondiĝis post la morto de sia antaŭa kunordiganto.