La Funikularo de Fourvière, signalita per indikilo F2, estas unu el la du linioj de Funikularo de Liono ankoraŭ funkciantaj en Liono. Ĝi kunligas la stacion de Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean al la supro de la monteto de Fourvière. Malfermita la 6-an de oktobro 1900 kun ŝpuro de 1 000 mm, ĝi estis transformita al 1 330 mm en 1970. La maksimuma deklivo estas 310 mm/m. La linio estas ekspluatata kun ununura trako kaj trapasejo en la mezo kun 2 unu-vagonaj vagonaroj.
La linio de Fourvière estis modernigita en 1970. La du vagonoj estis anstataŭigitaj, la malnovaj irante al du muzeoj: unu al "Musée de l'automobile Henri-Malartre" en Rochetaillée-sur-Saône, la alia al "Musée des transports urbains, interurbains et ruraux" en Chelles.
Stacioj de la linio de oriento al okcidento:
Koordinatoj: 45° 45′ 36″ N 4° 49′ 33″ O / 45.76000 °N, 4.82583 °O / 45.76000; 4.82583 (mapo)