Funikularo de Liono (franceFuniculaire de Lyon) prezentas la aron de funikularoj ekzistintaj sur la teritorio de Liono: pro ĝia malebena topografio, la urbo posedis ĝis kvin funikularoj, kunligantaj la malaltajn kvartalojn al tiuj de la montetoj de Fourvière kaj La Croix-Rousse.
Du funikularoj restas hodiaŭ malfermitaj al ekspluatado: linioj F1 (Saint-Jean - Saint-Just) kaj F2 (Saint-Jean - Fourvière), enkorpigitaj en la Metroo de Liono.
La funikularo Croix-Paquet - Croix-Rousse estis transformita en dentorelan fervojon kaj estis plilongigita por fariĝi la tria linio de la metroo de Liono (Linio C).