La ŝpuro estas unu el la gravaj parametroj de fervojatrako.
Ĝi estas la distanco inter la enaj flankoj de la relkapoj.
La termino ŝpuro estas difinita per la Terminara Komisiono (TK) en la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Oficiale sinonimoj ne estas akceptataj. Sed ankaŭ la neoficialaj alinomoj larĝo de trako kaj traklarĝo estas uzataj; tiuj vortoj tamen estas erarigaj, ĉar la trako estas klare pli larĝa ol la ŝpuro.
Teĥniko
La ŝpuro de la reala trako ne estas precize egala al la nominala. Pro eluzado la trako plilarĝiĝas. Ankaŭ oni faras malmulte pli grandajn ŝpurojn en turnoj por plifaciligi veturadon.
Uzado
La larĝo estas diversa en diversaj fervojoj. En plejmulto de landoj estas ĉefa granda ŝpuro, kaj povas ekzisti ankaŭ lokaj malgrandaj fervojaj sistemoj kun malgrandaj ŝpuroj.
Norma ŝpuro estas 1 435milimetroj, ĝin havas ĉirkaŭ tri kvaronoj de longo de la fervojaj trakoj de la tuta mondo. Malpli grandajn ŝpurojn oni nomas mallarĝajn; la koncernaj trakoj nomiĝas ankaŭ etŝpuraj. Etŝpuraj trakoj estas diversaj, la plej ofte uzataj estas 750, 914, 1 000, 1 067 milimetroj.
Etŝpuraj trakoj permesas malpli grandajn kurbo-radiusojn kaj tial ofte estas uzataj en malfacila tereno, ekzemple en montaro. Larĝaj ŝpuroj donas pli da stabileco.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!