La komunuma muzeo Alfred-Bonno estis kreita en 1950 danke al la donacoj de la abato Alfred Bonno, pastro de Chelles. Ĝi entenas arkeologiajn kolektojn, dokumentojn pri la abatejo de Chelles, sepultejojn, reĝajn relikvojn kaj mezepokajn teksaĵojn.
La fortikaĵo de Chelles.
La preĝejo Saint-André, renovigita en la 18-a jarcento.
La aeroklubo Lucien-Boussoutrot kaj la pilotinstruejo.
La Musée des transports urbains, interurbains et ruraux (Muzeo de transportoj urbaj, interurbaj kaj ruraj) estas instalita en Chelles depost 2007. Tamen, ankoraŭ ne disponante pri definitiva loko (ĝi devus instaliĝi ĉirkaŭ 2018 sur Avenuo François Mitterrand, laŭlonge de fervojo en la loko de eksa lokalo de "SERNAM"), ĝi ankoraŭ ne estas malfermita al publiko, krom en kelkaj okazoj, kiaj la Eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo.