La franca teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 116 sportistojn. Ili partoprenis en 12 fakoj. Flagtenanto de la franca teamo estis Jason Lamy-Chappuis dum la malferma ceremonio respektive Martin Fourcade dum la ferma. La sportistoj atingis 4 orajn, 4 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 10-an rangon. Kunordigis la teamon la Franca Olimpika Komitato.