La norvega teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 134 sportistojn. Ili partoprenis en 12 fakoj. Flagtenanto de la norvega teamo estis Aksel Lund Svindal dum la malferma ceremonio respektive Ole Einar Bjørndalen dum la ferma. La sportistoj atingis 11 orajn, 5 arĝentajn kaj 10 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 2-an rangon. Kunordigis la teamon la Norvega Olimpika Komitato, kiu en 2007 estis reorganizita al nova organizaĵo nomata Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato.