La franca teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1896 en Ateno havis 12 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. La sportistoj atingis 5 orajn, 4 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon.
Kunordigis la teamon la Franca Olimpika Komitato, jam fondita en 1894 prepare al tiu ĉi unua moderna olimpiko. La komitato ankaŭ planis inviti por dua olimpiko, kiu fakte sekve okazis en somero 1900 en Parizo.