Por atingi la celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn pri internacia kunlaboro de junuloj, organizas klerigajn kaj kulturajnaranĝojn, rilatajn al la celoj, informas pri graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.
Unu el kernaj kampoj de E@I-agado estas seminarioj. En tiuj seminarioj jamaj aktivuloj trejniĝas kaj spertiĝas pri diversaj manieroj kunlabori kaj uzi la interreton, aperas novaj aktivuloj. Dum la seminarioj renkontiĝas kaj ofte freŝiĝas per novaj membroj teamoj de aktualaj E@I-projektoj, naskiĝas ideoj por novaj projektoj kaj aktiviĝas novaj homoj.
La nomo
La litero "E" en la nomo E@I montras ke la organizo okupiĝas pri Edukado. En pli vasta kunteksto ĝi reprezentas ankaŭ aliajn vortojn: Efikeco, Esperanto, Evoluo, Eŭropo.
La signo "@" indikas la sinergian efikon de tiuj ĉi du konceptoj, kiu necesas por atingi facilan kaj rapidan internacian komunikadon.
Ofte uzataj liberaj tradukoj de la mallongigo estas "Edukado@Interreto" aŭ "Esperanto@Interreto", sed pro la plursignifeco de la literoj E kaj I oni ekde la memstariĝo de la organizo en la jaro 2005 oficiale uzas nur la mallongigan formon de la nomo "E@I".
En 2001 E@I aĉetis la retregionojnikso.net kaj tejo.org, kreis retpaĝarojn por TEJO, ties Komisiono por Eksteraj Rilatoj (KER) kaj la 58-a IJK (Pato Branco), kaj ankaŭ starigis propran fonduson "E@I" kadre de UEA/TEJO.[7][8] Dua seminario Esperanto@Interreto, okazigita de la 27-a de oktobro ĝis la 4-a de novembro 2001 en Upsalo (en la gimnazio Katedralskolan[9]), jam estis multe pli granda kaj profesia kaj gajnis al la organizo novajn kunlaborantojn (rete aliĝis al ĝi 58 personoj[10], partoprenis 41 el 18 landoj[7]). La trian seminarion en Ĉaĉak (2002) oni pro kunlaboro kun neesperantistoj faris dulingva (estis uzata Esperanto kaj la angla lingvo).[11]
Pro bezono de plia kresko kaj pli facila aliro al eksteraj subvencioj oni decidis doni al E@I juran personecon kaj ĝi estis la 14-an de novembro2005 registrita kiel civitana asocio ĉe la Ministerio de internaj aferoj de la Slovaka respubliko. En la statuto, kiun verkis la tiamaj gvidantoj kaj aprobis ĝin la membroj de la laborgrupo, pro strategiaj kialoj oni kiel oficialan nomon de la organizo uzis la mallongigon E@I.[19] La 18-an de junio 2005 du aktivuloj de E@I, Hokan Lundberg (tiam ĝenerala sekretario) kaj Sonja Petrović geedziĝis en Beogrado.
La 1-an de aŭgusto2007 estis inaŭgurita nova estraro[20] en kiu kiel prezidanto figuris tiama afergvidanto Peter Baláž. Ankaŭ inter la ceteraj novaj estraranoj troviĝis neniu el la fondintoj kaj fruaj aktivuloj. Du novaj estraranoj, Jevgenij Gaus kaj Peter Baláž, vizitis inter la 2-a kaj la 13-a de aŭgusto laŭ invito de ESFJapanion kaj reklamis tie la agadon de la organizo dum la 92-a UK en Jokohamo.[21] En septembro de 2007 E@I estis akceptita kiel membra organizaĵo de la Eŭropa Junulara Fondumo (European Youth Foundation, EYF).
Profesia periodo (2008-nun)
Dum kelkaj lastaj jaroj E@I pli kaj pli okupiĝas pri grandaj interretaj projektoj, sed fojfoje efektiviĝas ankaŭ grandskala eldona agado. Tiel la 10-an de septembro2008 aperis kiel senpaga aldonaĵo al la pola tagĵurnalo Gazeta Wyborczakompaktdisko titolita "Esperanto", mendita de la urbo Bjalistoko (tiam organizonto de la sekva, 94-a UK) kaj produktita de E@I en rekorda kvanto de 364.000 ekzempleroj.[22]. E@I foje okupiĝas ankaŭ pri projektoj ne unuavice esperantistaj sed proksimaj al celoj de la Esperanto-movado, ĉiam kun partopreno de esperantistoj kaj favore al aliaj malpli grandaj projektoj esperantistaj. Tiel ekzemple efektiviĝis en la jaroj 2009-2011 projekto por instrui la slovakan lingvon per interreto, por kiu E@I ricevis subvencion de 256.000 eŭroj de EACEA, la eduka agentejo de la Eŭropa komisiono. Pro siaj projektoj kiuj antaŭenigas lingvolernadon kaj multlingvecon, E@I helpe de EEU fine de la jaro 2012 fariĝis membro de la Civitana Platformo por Multlingveco de la Eŭropa Komisiono kaj ekde la jaro 2013 ĝia reprezentanto partoprenas en ties kunsidoj inter delegitoj de la 29 partoprenantaj eŭropnivelaj civitanaj organizoj.[23]
Kiel bona maniero ricevi novajn laborfortojn kaj kreskigi aktivulojn montriĝis organizado de laborstaĝoj por universitatajstudentoj per la programo Erasmus. Post la unuaj spertoj akiritaj de Marek Blahuš en Francio en 2010-2011, dum la somero de 2011 faris sian staĝon en E@I samtempe tri junaj esperantistoj. Tiuj laboris jam en la unua fizika oficejo de E@I, kiun la organizo posedas ekde la 1-a de julio2011 en Partizánske, laŭ kunlaboro kun ĝiaj urbaj instancoj. Sekvis pliaj staĝantoj, tiel ke ĝis marto 2013 la staĝantoj sume kontribuis al la agado de E@I per proksimume 600 labortagoj. Eksa staĝantino Dorota Rodzianko du monatojn post sia staĝo fariĝis en februaro 2013 salajrata dungito de E@I, jam la dua post Katarína Novotníčková kiu eklaboris en novembro de 2009 lige kun la projekto Slovake.eu. La 29-an de aprilo 2013 E@I estis akceptita kiel gastiganta (kaj sendanta) organizo de Eŭropa Volontula Servo en Partizánske, pro kio ĝi ricevis la ŝancon akceptadi krom staĝantoj ankaŭ stipendiatajnvolontulojn (ĝis 30 jarojn aĝajn).
La funkciado de E@I estas regulata de statuto, laŭ kiu la organizon estras tri- ĝis naŭkapa estraro. Aliaj organoj estas la elekta komisiono, la financa komisiono, kaj fine la membraro.
Membraro
Membro de E@I rajtas esti ĉiu persono kiu konsentas kun la statuto kaj montras sian intereson liverante necesajn datumojn per interreta formularo aŭ retmesaĝo. Personoj en la aĝo inter 15 kaj 35 jaroj (inkluzive) estas regulaj membroj. Ceteraj personoj estas subtenantoj kaj ne havas voĉdonrajton. Membreco en E@I estas senpaga. Laŭ statistikoj en la retpaĝaro de E@I[28] estas nun ĉirkaŭ 20 mil membroj, kio plejparte ŝuldiĝas al la fakto ke uzantoj de lernu! per sia registriĝo en la paĝaro fariĝas ankaŭ E@I-membroj. En 40 landoj de la mondo nun ekzistas pli ol 100 membroj.
Kvankam la agado de E@I dekomence dependas de volontuloj kaj finance la organizo estas plene dependa de subvencioj kaj donacoj, la kurantaj projektoj ebligas al ĝi teni kelkajn plentempajnsalajratajndungitojn, kiuj zorgas precipe pri kunordigo de la laboro kaj administrado.
Helpe de stipendiaj programoj, E@I komencis en 2010 akcepti staĝantojn – universitatajn studentojn, kiuj en la daŭro de kelkaj monatoj spertiĝas laborante por la organizo, kutime plentempe. Samtempe ilia staĝo enkalkuliĝas ankaŭ kiel parto de ilia universitata studo. Aldone ekde 2013 E@I gastigas ankaŭ volontulojn pere de EVS-programo.
Jen listo de ĝisnunaj staĝantoj kaj volontuloj de E@I:
Ekde la 1-a de julio 2011, danke al subteno de la urbo Partizánske kaj ties urbestro Jozef Božik, E@I disponas pri propra oficejo en ĝia urbocentro kontraŭ la simbola luo de 1 eŭro jare. La unua oficejo havis la surfacon de 60 m² kaj laborlokojn por 5 personoj. En junio de 2013 estis ŝanĝita loko de oficejo ene de la sama konstruaĵo, la oficejo iĝis pli granda kun 100 m² kaj du ĉambroj. Ekde ĝia stariĝo ĉiuj staĝantoj kaj surlokaj aktivuloj de E@I komune laboras tie.
Organizado de edukaj aranĝoj estas grava parto de la agado de E@I ekde ĝia fondiĝo - ĝi ja mem en la jaro 2000 ekestis ĝuste dum seminario, kiu portis la titolon "Esperanto@Interreto" kaj estis organizita de TEJO en Stokholmo.
Seminarioj
Precipe en la unuaj jaroj de la funkciado de E@I, trejnseminarioj pri temoj rilataj al edukado kaj interreto havis gravan rolon en la disvolviĝo de la asocio kaj trovado de novaj aktivuloj. En la tempo kiam E@I estis Faka Sekcio de TEJO, ĝiaj seminarioj estis samtempe ankaŭ TEJO-seminarioj.
Jen la listo de ĉiuj seminarioj organizitaj de E@I, kun titoloj, lokoj kaj datoj:
Ekde la jaro 2007 E@I ĉiujare aranĝas la renkontiĝon SES. En 2007 ĝi portis la titolon "Slava Esperanto-Studado", ekde 2008 ĝi estas nomata "Somera Esperanto-Studado".
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
En novembro de 2010 unuafoje sub gvido de E@I en Modra okazis la konferenco pri faka uzo de Esperanto KAEST, aranĝo kun tradicio en Ĉeĥoslovakio ekde 1978, kies organizadon E@I transprenis de KAVA-PECH. Ĝi estis senpere sekvita de unika komputillingvistikakolokvo, organizita de E@I kaj kunfinancita de IEI kaj ESF.
E@I kreis kaj funkciigas plurajn retpaĝarojn, kiuj rilatas al edukado en interreto kaj havas rilaton al Esperanto aŭ lingvoj ĝenerale. Pluraj el la retpaĝaroj estas konstante prizorgataj, kelkaj funkcias sen aktiva prizorgo, kaj kelkaj estis transdonitaj al aliaj organizoj. E@I ankaŭ kiel partnero subtenas personajn iniciatojn de siaj membroj, ekzemple per disponigo de rethotela loko.
E@I efektivigas ankaŭ propran eldonan agadon, ofte pere de la eldonejo Espero aŭ kunlabore kun aliaj asocioj. Jen la listo de la libroj, kompaktdiskoj kaj DVD-j eldonitaj de E@I:
libro Modernaj teknologioj por Esperanto (2011, prelegkolekto de la konferenco KAEST 2010)
libro Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj (2013, prelegkolekto de la konferenco KAEST 2012)
libro Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon (2015, prelegkolekto de la konferenco KAEST 2014)
Por kelkaj jaroj E@I preparis ankaŭ disdoneblajn kalendaretojn – enpoŝigeblajn kartojn kun sur unu flanko la demando “Esperanto?” kaj la respondo “www.lernu.net” kaj sur la dua flanko Esperanta kalendareto.
2014 studio album by To Rococo RotInstrumentStudio album by To Rococo RotReleasedJuly 21, 2014 (2014-07-21)GenreRockLength38:14LabelCity SlangTo Rococo Rot chronology Speculation(2010) Instrument(2014) Professional ratingsAggregate scoresSourceRatingMetacritic77/100[1]Review scoresSourceRatingNME6/10[2] Instrument is the eighth studio album by German band To Rococo Rot. It was released in July 2014 under City Slang Records. Track list No.TitleLength1.Man...
Wieskapelle mit Burgruine Falkenstein und Brentenjoch im Hintergrund. Die Wieskapelle im Ortsteil Wies des Dorfes Weißensee von Füssen ist eine Kapelle aus dem 17. Jahrhundert und dem Heiligen Joseph geweiht[1]. Sie gehört zu den geschützten Baudenkmälern Füssens. Inhaltsverzeichnis 1 Geschichte 2 Ausstattung 3 Weblinks 4 Einzelnachweise Geschichte Die Gemarkung Wies liegt abseits des Ortskerns von Weißensee. Für die Bauern von Wies war es daher beschwerlich, für regelmäßig...
Edifício do Leal SenadoApresentaçãoTipo edifício públicopatrimónio culturalEstilo arquitetura neoclássicaAbertura 1784Ocupante Instituto para os Assuntos Municipais (en)Estatuto patrimonial Património de Influência Portuguesa (base de dados)Património Mundial da Unesco Património mundialIdentificador 1110LocalizaçãoLocalização Macau ChinaCoordenadas 22° 11′ 36″ N, 113° 32′ 22″ Leditar - editar código-fonte - editar Wikidata Dentro da entrada principal do Edif
Romanians in HungaryRomanian: Românii din UngariaHungarian: Magyarországi románokTotal population35,641[1]Regions with significant populations Budapest6,189 Békés County5,137 Pest County4,000 Hajdú-Bihar County2,000 Csongrád County1,500 Heves County500 Jász-Nagykun-Szolnok County500LanguagesHungarian, RomanianReligionRomanian Orthodox Church, Roman Catholicism, LutheranismRelated ethnic groupsRomanians Part of a series of articles onRomanians...
Cet article est une ébauche concernant une localité russe. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Rtichtchevo (ru) Ртищево Héraldique Drapeau Église Saint-Alexandre-Nevski (2003) Administration Pays Russie Région économique Volga District fédéral Volga Sujet fédéral Oblast de Saratov Maire Alexandre Biserov[1] Code postal 412030 — 412036 Code OKATO 63 440 Indicatif (+7) 84540 Démograp...
Stevens Institute of Technology InternationalMottoAd Prosperitas Per Reperio (To Prosperity through Invention)TypePrivateEstablishedJuly 18, 2006LocationSanto Domingo, Dominican RepublicWebsitewww.siti.edu.do Stevens Institute of Technology International (SITI) Spanish: Stevens Instituto Especializado de Estudios Superiores” is a defunct private university in the Dominican Republic that offered technology and technology management education, taught in English. The school was founded on July...
Artikel ini membutuhkan rujukan tambahan agar kualitasnya dapat dipastikan. Mohon bantu kami mengembangkan artikel ini dengan cara menambahkan rujukan ke sumber tepercaya. Pernyataan tak bersumber bisa saja dipertentangkan dan dihapus.Cari sumber: Hiu mako sirip pendek – berita · surat kabar · buku · cendekiawan · JSTOR Hiu mako sirip pendek Isurus oxyrinchus Status konservasiGentingIUCN39341 TaksonomiKerajaanAnimaliaFilumChordataKelasChondrichthyesOrd...
Missionsemblem Missionsdaten Mission ISS-Expedition 46 Besatzung 6 Rettungsschiffe Sojus TMA-18M, Sojus TMA-19M Raumstation Internationale Raumstation Beginn 11. Dezember 2015, 09:49 UTC Begonnen durch Abkopplung von Sojus TMA-17M Ende 2. März 2016, 01:02 UTC Beendet durch Abkopplung von Sojus TMA-18M Dauer 81 d, 15 h, 13 min Anzahl der EVAs 3 Gesamtlänge der EVAs 12h 39min Mannschaftsfoto v. l. n. r.: Scott Kelly, Sergei Wolkow, Michail Kornijenko, Timothy Kopra, Timothy Pea...
vdeInstalações olímpicas do voleibol 1964: Komazawa Volleyball Courts, Yokohama Cultural Gymnasium (final) 1968: Juan de la Barrera Olympic Gymnasium (final), Juan Escutia Sports Palace, Revolution Ice Rink 1972: Volleyballhalle 1976: Montreal Forum (final), Paul Sauvé Centre 1980: Druzhba Multipurpose Arena, Minor Arena of the Central Lenin Stadium (final) 1984: Long Beach Arena 1988: Hanyang University Gymnasium, Jamsil Gymnasium (final), Saemaul Sports Hall 1992: Palau dels Esports de ...
Gereja Protestan di Sulawesi TenggaraLogo GEPSULTRAPenggolonganProtestanPemimpinPdt. Marthen Sambia, S.ThWilayahIndonesiaDidirikan7 Februari 1957 Sulawesi Tenggara IndonesiaUmat25.135 jiwa Gereja Protestan di Sulawesi Tenggara (GEPSULTRA) ialah gereja yang didirikan untuk wilayah pelayanan di provinsi Sulawesi Tenggara. Gereja ini terdapat di 40 lokasi di seluruh Sulawesi Tenggara. Sejarah Utusan Zending dari Netherlands Vereniging, Ds. H. van der Klift, tiba di Kolaka pada 16 Desember 1915. ...
Defunct Disney subsidiary This article relies excessively on references to primary sources. Please improve this article by adding secondary or tertiary sources. Find sources: Disney English – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (March 2015) (Learn how and when to remove this template message) Disney EnglishTypeSubsidiaryIndustryEducationalFoundedOctober 2008DefunctJune 22, 2020 (2020-06-22)HeadquartersShanghai, China & Glenda...
Konferensi Wannsee adalah sebuah pertemuan dari para pejabat senior Nazi yang diadakan pada 20 Januari 1942 di vila Wannsee di pinggiran kota Berlin, Jerman. Tujuan dari diadakannya konferensi ini adalah untuk memberikan informasi kepada para pejabat senior Nazi dan pejabat senior pemerintahan mengenai rencana Solusi Akhir terhadap masalah kaum Yahudi yang merupakan pembunuhan terhadap lebih dari 11 juta kaum Yahudi di Eropa yang merupakan suatu proses yang dikenal dengan istilah Holocaust. P...
Sporting event delegationLuxembourg at the2023 World Aquatics ChampionshipsFlag of LuxembourgFINA codeLUXNational federationLuxembourg Swimming and Rescue FederationWebsiteflns.lu (in French)in Fukuoka, JapanCompetitors4 in 1 sportMedals Gold 0 Silver 0 Bronze 0 Total 0 World Aquatics Championships appearances197319751978198219861991199419982001200320052007200920112013201520172019202220232024 Luxembourg competed at the 2023 World Aquatics Championships in Fukuoka, Japan, from 14 to 30 July. S...
Species of mammal Spotted seal In Echizen Matsushima Aquarium, Japan Conservation status Least Concern (IUCN 3.1)[1] Scientific classification Domain: Eukaryota Kingdom: Animalia Phylum: Chordata Class: Mammalia Order: Carnivora Clade: Pinnipedia Family: Phocidae Genus: Phoca Species: P. largha Binomial name Phoca larghaPallas, 1811 Spotted seal distribution The spotted seal (Phoca largha),[2] also known as the larga seal or largha seal, is a member of the family Pho...
American railway infrastructure project This article is about the NJ Transit / Amtrak project. For the historic rail line itself, see Lackawanna Cut-Off. This 2013 photo shows retired NJ Transit electric locomotives stored on the Lackawanna Cut-Off at Port Morris. vteLackawanna Cut-Off Restoration Project Legend Delaware-Lackawanna Railroad Norfolk Southern Railwayto Binghamton & Northumberland 133.1 mi214.2 km Scranton 107.6 mi173.2 km To...
The Terengganuan pinas Naga Pelangi sailing butterfly.A swan-shaped Malaysian congkak displayed in the Muzium Negara. One of George Town, Penang's wrought-iron caricatures. Part of a series on theCulture of Malaysia History Malaysians Immigration Holidays Languages Multiculturalism Women Topics Architecture Art Cinema Cuisine Festivals Hawker centre Literature Media Music Politics Religion Sports Manglish Television Symbols Anthem Flag Coat of arms Flower Tree Pledge of Allegiance Malay...
اضطراب التصبغ معلومات عامة الاختصاص طب الجلد من أنواع مرض جلدي الإدارة أدوية تري أوكسالين، وأحادي البنزون تعديل مصدري - تعديل اضطرابات التصبغ (بالإنجليزية: Pigmentation disorders) هي اضطرابات في لون جلد الإنسان إما بغيابه أو تقليله، وقد ترتبط بفقد الخلايا الميلاني...
Finlandiya Tahallusi Huuhkajat[1]Assotsiatsiya Finlandiya futbol assotsiatsiyasiKonfederatsiya UEFA (Yevropa)Bosh murabbiy Markku KanervaSardor Lukáš HrádeckýEng koʻp oʻynagan futbolchi Jari Litmanen (137)Eng yaxshi toʻpurar Teemu Pukki (37)Uy stadioni Helsinki Olympic Stadium Birinchi forma Ikkinchi forma Vebsayt palloliitto.fi Finlandiya milliy futbol terma jamoasi (fin: Suomen jalkapallomaajoukkue, shvedcha: Finlands fotbollslandslag) erkaklar oʻrtasidagi xalqaro futbol mus...