2-a de septembro
La 2-a de septembro estas la 245-a tago de la jaro (la 246-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 120 tagoj restas.
Je la 2-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- -44: Antikva Egiptio: faraono de Egiptio Kleopatro deklaris sian filon Cezariono kunreganto - ebla filo de Julio Cezaro fariĝis lasta reĝo de la Ptolemea dinastio de Egiptio; Romio: En romia senato Cicerono unuafoje ekparolis kontraŭ Marko Antonio
- -31: Batalo de Aktio: malvenko de Marko Antonio kaj Kleopatra en marbatalo kun Aŭgusto Cezaro
- 909: En Duklando Burgonjo fondiĝis Abatejo de Cluny - kun benediktanaj reguloj
- 911: Historio de Rusio: packonsento inter rusa princo Olego la Saĝa kaj la Bizanca Imperio
- 1192: Reĝo de Anglio Rikardo la 1-a kaj sultano Saladin subskribis interkonsenton finantan la trian krucmiliton
- 1347: En la katedralo de Sankta Vito en Prago, Karolo la 4-a kun sia edzino Blanka de Valois estis kronitaj de ĉefepiskopo Ernesto de Pardubice kiel gereĝoj de Ĉeĥio - la unua kronado de la ĉeĥa reĝo
- 1409: Pollando: post 8-taga sieĝo la ordeno de germanaj kavaliroj konkeris kaj detruis kastelon en Złotoryja (distrikto Toruński) murdante la polan garnizonon
- 1621: Bukovino: batalo pri Ĥotin komenciĝis - kadre de pola-turka milito (taktika venko de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj)
- 1644: Angla enlanda milito: venko de Karlo la 1-a super parlamenta armeo en batalo de Lostwithiel
- 1666: Komenco de la granda incendio de Londono ekde la strato Pudding Lane, kiu dum 5 tagoj detruis 10 mil domojn de 70 el 80 mil loĝantoj, kaj la katedralon de Sankta Paŭlo
- 1715: Post morto de Ludoviko la 14-a, Filipo de Orléans certigis regentecon antaŭ enpostenigo de la nova reĝo Ludoviko la 15-a
- 1727: Ekspedicio de Vitus Bering forlasis urbotipan loĝlokon en Ĥabarovska regiono direkte al Kamĉatko
- 1752: Britio kaj ties nordamerikaj kolonioj transiras de la Julia kalendaro al la Gregoria kalendaro, kiun la eŭropa kontinento akceptis jam preskaŭ 200 jarojn pli frue. Rezulte de tio post la 2-a de septembro sekvis tuj la 14-a de septembro - komplikaĵojn de la samtempa uzo de la du kalendaroj priskribas Umberto Eco en sia romano "Pendolo de Foucoult"
- 1789: Usona Departmento de la Trezorejo fondiĝis
- 1792: Franca revolucio: en Parizo komenciĝis septembraj masakroj de nobeloj kaj klerikoj - dum semajno oni murdis 200 katolikajn pastrojn kun 3 episkopoj kaj 1000-1400 malliberulojn (duone krimuloj)
- 1794: Apud la Nigra Maro estis fondita Odeso — per dekreto de rusia imperiestrino Katerina la 2-a vilaĝo Haĝibej ricevis statuson de la urbo, en 1795 ĝi estis alinomita al Odeso
- 1807: Reĝa mararmeo bombardis Kopenhagon
- 1811: Universitato de Oslo fondiĝis kiel Reĝa Universitato je la nomo de Frederiko
- 1812: Franca invado al Rusio: trupoj de Napoleono eniris Moskvon
- 1843: Anglalingva brita anonima semajnrevuo "The Economist" aperis - publikiganta demokratiecan indekson kaj servanta al tutmondiĝo
- 1850: Brazilo: germana elmigrantaro fondis la urbon Blumenau
- 1859: La plej granda en la historio magneta tempesto kaŭzis malfunkciadon de pluraj telegrafoj en la mondo
- 1862: En dana Jutlando malfermiĝis fervoja linio inter Arhuzo kaj Randers
- 1870: Francia-Prusia Milito: kapitulaco de Francaj Armitaj Fortoj gvidataj de Napoleono la 3-a post malvenko en la batalo de Sedan subskribita ankaŭ en ĉeesto de Vilhelmo la 1-a, estonta germana imperiestro - Napoleono la 3-a iris al prusa mallibero
- 1877: Kanada astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Fedro
- 1889: Mariupolo iĝis marhaveno de la Azova Maro
- 1898: Sudano: britianoj venkis en la batalo de Omdurman
- 1913: Dum tiel nomata dua ĉina revolucio la registara armeo rekonkeris Nankinon de Kuomintango
- 1914: Unua Mondmilito: Aŭstroj forlasis Lvovon; venko de Aŭstria-hungara armeo super la rusa en batalo de Komarów; japana armeo komencis sieĝon de ĉina urbo Cindao, apud la Flava Maro
- 1916: Bulgara-rumana batalo de Turtucaia (provinco Silistra) komenciĝis
- 1920: Ruĝa Armeo konkeris Buĥaran emirlandon; Sur teritorio de franca mandato de Sirio oni kreis aŭtonomecan Ŝtaton de Alavitoj kun ĉefurbo en Latakio
- 1922: Greka-turka milito: turka armeo konkeris Eskişehir
- 1931: Dua Pola Respubliko subskribis Svalbardan traktaton
- 1939: germana-pola milito: Tria Regno aneksis Liberan Urbon Dancigo samtempe fondante koncentrejon Stutthof, kien Gestapo tuj deportis 250 polojn, arestitaj en la urbo; ĉ. 250 poloj pereis rezulte de aeratakoj de Luftwaffe en la stacidomo en Koło kaj en apude staranta trajno kun rifuĝintoj; germana 19-a Kirasita Korpuso rompis la polan defendon kaj atingis Vistulon; polaj unuoj en Poznań-regiono, apud Jordanów kaj armea unuo "Modlin" apud Mława efike kontraŭstaris al la malamiko; de malliberejoj en Sieradz kaj Bydgoszcz-Fordon liberiĝis kelkcent membroj de la Pola Komunista Partio; Armeo "Lodzo" retiriĝis al la ĉefa defendlinio; Slovakio deklaris militon al Pollando; pola aviadilo bombis fabrikon en Oława; pola kompanio kaj 2 plotonoj transiris landlimon atakante per artilerio germanan urbon Fraustadt, venĝe pro bombado de Leszno kaj Rawicz; Berlinon forlasis ĝisnuna pola ambasadoro; Francio: unua tago de universala mobilizo; Danio, Irlando, Finnlando, Litovio, Portugalio kaj Svedio deklaris neŭtralecon
- 1940: Batalo de Anglio: Luftwaffe (972 aviadilflugoj) atakis Rochester, Lympne, Eastchurch, Detling, Komandejo de Ĉasaviadila Aviado de RAF faris 751 aviadilflugojn - perdoj: RAF - 16, Luftwaffe 16 aviadiloj; Okupacio de Francio: Germanio difinis okupacian kontribuon por Francio: 400 milionojn da frankoj tage
- 1941: Germanaj okupantoj, helpe de Asocio de Litovaj Pafistoj, pafmortigis en Panariai (kvartalo de Vilno) 3700 judojn, venĝe pro pripafo de soldatoj de Wehrmacht
- 1942: Sovetaj aviadiloj bombis nokte de la 1-a ĝis la 2-a de septembro Varsovion; Operaco Reinhardt: en Ternopila provinco germanoj pafmortigis kelkcent judojn en la geto de Krzemieniec kaj 120 metiistojn de loka malliberejo; Orienta Fronto: apud Stalingrado la sovetaj 62-a kaj 64-a Armeoj retiriĝis al interna defendlinio de la urbo; en Kaŭkazio la germana 1-a Kirasita Armeo trairis riveron Terek okupante interalie Kizlar — komenco de la batalo antaŭurbe de Grozno
- 1943: Operaco Reinhardt: germanoj pafmortigis en koncentrejo de Przemyśl ne malpli ol 500 judojn; al trudlaborejo en Krakovo-Płaszów alvenis transporto de ĉirkaŭ 2 mil judoj de Tarnów; en Ukrainio trupoj de la Ruĝa Armeo liberigis Putivl maldekstre de Dnipro kaj Sumion.
- 1944: Ribelo de Varsovio: dum neniigo de 11 malsanuleoj en Malnova Urbo naziaj taĉmentoj de Heinz Reinefarth kaj Oskar Dirlewanger murdis preskaŭ mil vunditajn soldatojn kaj ĝis 7 mil civilulojn; germana aviado faris rekordan nombron de 123 aeratakoj; unua poŝtmarko de Kampa Poŝto aperis; Anne Frank kun sia familio estis enportita al trajno de Amsterdamo direkte al Bergen-Belsen; Balkana Fronto: evakuo de germanaj trupoj komencita - de Kreto, Rodoso kaj Kos; Okcidenta Fronto: usona 3-a Armeo transiris Mozon liberigante Verdunon kaj 1-a Armeo transiris landlimon kun Belgio atingante Mons kaj Charleroi, brita 2-a Armeo liberigis Tournai kaj kanada 1-a Armeo - Saint-Valery-en-Caux; Finnlando rompis diplomatiajn rilatojn kun Germanio starigante kondiĉon de la retirĝo de ĉiuj germanaj trupoj de sia teritorio antaŭ la 15-a de septembro
- 1945: Je la 10:30 sur usona kirasŝipo Japanio subskribis la dokumenton de senkondiĉa kapitulaco - fino de la dua mondmilito en Orienta Azio; en la tago de la kapitulaco de Japanio Việt Minh deklaris sendependecon de Vjetnamio (de Francio) - dum manifestacio en Hanojo Ho Chi Minh anoncis kreon de Demokratia Respubliko Vjetnamio, kiun la eksa kolonia potenco Francio ne akceptis (Hindoĉina Milito de 1946); Pollando: devenanta de la Pola Enlanda Armeo la Rezisto-Movado sen Milito kaj Flank-Atako Libero kaj Sendependo estas fondita kiel konspira organizaĵo, kiu per politikaj metodoj ekbatalis kontraŭ komunismo, inkluzive per malkaŝo de falsaj balotoj aŭ de stalinismaj krimoj
- 1946: Brita Hindio: Provizora Registaro de Barato estis establita, Jawaharlal Nehru fariĝis vic-prezidento
- 1949: Fondo de la Asocio de Batalantoj pri Libereco kaj Demokratio, subigita al Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1957: Ngô Đình Diệm kiel unua ŝtatestro de Vjetnama respubliko alvenis por oficiala vizito al Aŭstralio
- 1958: En Ĉinio ekfunkciis Ĉina Centra Televido; Du sovetaj ĉasaviadiloj MiG-19 paffaligis usonan militaviadilon Lockheed C-130 Hercules, kiu kontraŭleĝe penetris ĝian teritorion super Armena SSR — 17-persona skipo pereis
- 1960: Historio de Tibeto: Tibeta Parlamento en Ekzilo fondiĝis - demokratia tago por tibetanoj; Premiero de historia filmo La kruckavaliroj, reĝisorita de Aleksander Ford
- 1967: Suffolk: mikronacio Selando kreiĝis sur unu el maraj fortikaĵoj Maunsell kiel kvazaŭŝtato
- 1971: Unuiĝinta Araba Respubliko revenis al la historia nomo Egiptio
- 1974: Premiero de historia filmo La diluvo reĝisorita de Jerzy Hoffman
- 1980: Malnova Urbo en Varsovio eniris la liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko kiel ekzemplo de preskaŭ kompleta renovigo (post la detruo de Varsovio ordone de Hitler)
- 1980: Pollando: en Universitato de Gdańsk kreiĝis Provizora Fond-Komitato de Sendependa Asocio de Studentoj
- 1985: Uragano Elena, neantaŭvidebla kaj damaĝa tropika ciklono, tuŝis Golfan Marbordon de Usono, komenciĝante de Biloxi
- 1987: En Moskvo komenciĝis proceso kontraŭ germana sportpiloto Mathias Rust, kiu en majo alteriĝis sur la Ruĝa Placo, kontraŭleĝe penetrinte la landon en aviadilo
- 1990: Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj ekvalidis, al kiu nun aliĝis ĉiuj membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj krom Usono; Tiraspolo: Ĉednestrio deklaris sendependecon (de Moldava Respubliko); Arcaĥa Respubliko anoncis sendependecon de Azerbajĝano
- 1991: Usono agnoskis sendependecon de Estonio, Latvio kaj Litovio
- 1994: Nacia Demokratia Partio de Tibeto fondita en ekzilo de la Kongreso de Tibeta Junularo
- 1995: Usono: en Klevlando oni malfermis Fam-Salonon kaj Muzeon de Rokenrolo
- 1998: Internacia Puna Tribunalo por Ruando ĉe UN agnoskis estintan urbestron Jean-Paul Akayesu kulpa de 9 krimoj de genocido - unuafoje oni aplikis leĝon el 1948 pri Malpermeso de genocido
- 2000: Rusio: malfermo de la Pola Milita Tombejo en Miednoje, kie troviĝas restaĵoj de 6 300 polaj militkaptitaj oficiroj el Ostaŝkov, ekzekutitaj de NKVD
- 2002: En Budapeŝto fondiĝis germanlingva Universitato Andrássy, kiel unua en Mezeŭropo
- 2009: Iolu Abil iĝis prezidento de Vanuatuo
- 2010: Tumultoj pro malsato komenciĝis en Mozambiko
- 2011: Joŝihiko Noda iĝis ĉefministro de Japanio
- 2015: Eŭropa migra krizo: sur strando de la turka urbo Bodrum oni trovis korpon de 3-jara siria rifuĝinto
- 2016: En Silezia Bestoĝardeno en Chorzów formortis la plej aĝa en Eŭropo amfibia hipopotamo
- 2017: La 6-a Nacia Legado de simbola-politika dramo La nupto de la pola poeto-profeto Stanisław Wyspiański, inaŭgurita de la prezidenta paro, kaj prezentita en pli ol 2000 lokoj de Pollando kaj en 26 landoj (ankaŭ en la signolingvo de polaj surdmutuloj kaj inter esperantistoj de Krakovo)
Naskiĝoj
- 905: Konstantino la 7-a, bizanca imperiestro (m. 959)
- 1530: Friedrich Pensold, germana filologo kaj fizikisto
- 1548: Vincenzo Scamozzi, itala arkitekto kaj teoriulo pri arkitekturo (m. 1616)
- 1661: Georg Böhm, germana komponisto kaj orgenisto de Nordgermana Orgenskolo (m. 1733)
- 1740: Johann Georg Jacobi, germana verkisto, eldonisto kaj filozofo (m. 1814)
- 1778: Louis Bonaparte, frato de Napoleono, patro de Napoleono la 3-a (m. 1846)
- 1783: Ludwig Friedrich Hesse, germana historiisto, lernejestro, bibliotekisto, arkivisto, pedagogo (m. 1867)
- 1805: Esteban Echeverría, argentina poeto (m. 1851)
- 1814: Ernst Curtius, germana filologo, historiisto kaj arkeologo (m. 1896)
- 1815: Mihály Mosonyi, hungara-germana komponisto, instruisto kaj muzika kritikisto (m. 1870)
- 1838: Liliuokalani, reĝino de Havajo kaj verkistino (m. 1917)
- 1840: Giovanni Verga, itala verkisto priskribanta siciliajn vilaĝojn (m. 1922)
- 1852: Paul Bourget, franca verkisto, membro de literatura movado Revivigo katolika (m. 1935)
- 1853: Wilhelm Ostwald, germana balto okupiĝanta pri katalizo, kemia ekvilibro kaj reakcia rapido, Nobelpremiita pri kemio, interlingvisto realiganta celojn de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia (m. 1932)
- 1858: János Fadrusz, hungara skulptisto (m. 1903)
- 1865: Mátyás Eisler, hungara lingvisto, orientalisto kaj ĉefrabeno (m. 1931)
- 1874: Gusztáv Pécsi, hungara pastro kaj filozofo (m. 1947)
- 1878: Ion Dragumis, greka filozofo, diplomato, verkisto, murdita (m. 1920)
- 1880: Gusztáv Serényi, hungara ĵurnalisto, publicista kunlaboranto de Endre Bajcsy-Zsilinszky (m. 1953)
- 1881: Imre Bokor, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1961)
- 1882: Nico Gunzburg, belga juristo kaj kriminologo (m. 1984)
- 1883: Rudolf Weigl, pola biologo, inventisto de vakcino kontraŭ tifo (m. 1957)
- 1887: Robert Lockhart, brita ĵurnalisto kaj spiono (m. 1970)
- 1892: Dezső Kertész, hungara filma aktoro kaj teatrestro (m. 1965)
- 1894: Joseph Roth, aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1939)
- 1896: Aurél Gredinár, rumania hungara ĵurnalisto, dramisto (m. 1967)
- 1898: Alfons Gorbach, aŭstra politikisto kaj kanceliero, malliberulo de koncentrejoj dum aŭstrofaŝismo (m. 1972)
- 1901: András Vitályos, rumania hungara kuracisto kaj fakverkisto (m. 1981)
- 1910: Donald Watson, angla vegetarano kaj pacisto, fondinto de Vegana Societo, inventinto de la vorto vegano (m. 2005)
- 1912: Johan Daisne, flandra verkisto (m. 1978)
- 1914: István Homoki Nagy, hungara advokato, verkisto kaj reĝisoro (m. 1979)
- 1916; Zsigmond Jakó, rumania hungara historiisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. 2006)
- 1921: Anthony Francis Lucas, kroata-usona pioniro de nafta inĝenierarto (n. 1855)
- 1924: Etelka Szabó Adorján, rumania hungara kuracistino (m. 1986)
- 1924: Daniel arap Moi, prezidento de Kenjo 1978-2002 (m. 2020)
- 1927: László Gábor Kádár, hungara cisterciano, ĉefepiskopo (m. 1986)
- 1928: Horace Silver, usona ĵazpianisto kaj komponisto (m. 2014)
- 1931: Clifford Jordan, usona ĵaz-saksofonisto kaj flutisto (m. 1993)
- 1934: Allen Carr, angla verkisto de memhelp-libroj pri dependecoj (m. 2006)
- 1936: Andrew Grove, hungara-usona negocisto, kunkreinto de Intel (m. 2016)
- 1947: Louis Michel, valona politikisto kaj ŝtatministro
- 1949: Ryszard Terlecki, pola historiisto, ĵurnalisto, politikisto
- 1953: Ahmad Ŝah Masud, taĝika-afgana militisto, komandanto de muĝahidoj, nacia heroo de Afganio, murdita (m. 2001)
- 1953: John Zorn, usona komponisto
- 1961: Carlos Valderrama, kolombia futbalisto
- 1962: Keir Starmer, ĉefministro de Britio 2024-
- 1964: Keanu Reeves, kanada aktoro kaj produktoro
- 1964: Péter Venczel, rumania hungara komponisto
- 1966: Salma Hayek, meksika aktorino kaj reĝisorino
Mortoj
- 1031: Sankta Emeriko de Hungario, hungara princo (n. ĉirkaŭ 1007)
- 1397: Francesco Landini, itala komponisto kaj orgenisto (n. 1325)
- 1540: Dawit la 2-a, etiopa imperiestro iniciatinta kontaktojn kun Eŭropo (n. 1501)
- 1652: José de Ribera, hispana pentristo kaj grafikisto (n. 1591)
- 1680: Per Brahe (la juna), sveda administranto kaj militestro (n. 1602)
- 1790: Johann Nikolaus von Hontheim, germana katolika teologo kaj juristo (n. 1701)
- 1800: Johann Gottfried Geißler, germana pedagogo kaj bibliotekisto (n. 1726)
- 1813: Jean Victor Marie Moreau, franca generalo helpinta al Napoleono Bonaparte enpoviĝi (n. 1763)
- 1828: Wilhelm Ernst Christian Huschke, germana kuracisto kaj kortega medicinisto (n. 1760)
- 1832: János Ferenc Zách, hungara astronomo, konstruinto de observatorio, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1754)
- 1845: Bernardino Rivadavia, rioplata politikisto, unua prezidento de Argentino (n. 1780)
- 1857: Martin Lichtenstein, germana kuracisto, esploristo kaj herpetologo (n. 1780)
- 1865: William Rowan Hamilton, irlanda matematikisto kaj fizikisto, formulinto de la principo de plej eta efiko (n. 1805)
- 1872: Nicolai Grundtvig, dana verkisto, poeto, teologo, historiisto kaj politikisto (n. 1783)
- 1894: Vojta Náprstek, ĉeĥa etnografo, patriota aktivulo, filantropo (n. 1826)
- 1898: Wilford Woodruff, usona mormono, prezidento de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (n. 1807)
- 1902: Gusztáv Kelety, hungara pentristo, grafikisto, kritikisto kaj pedagogo (n. 1834)
- 1910: Henri Rousseau, franca pentristo (n. 1844)
- 1916: V. T. Jarmaloviĉ, rusia esperantisto, poeto, kunlaborinta kun "La Ondo de Esperanto", "Lingvo Internacia", "Pola Esperantisto", mortinta batalkampe en Bukovina (n. nekonata)
- 1919: Georges Clairin, franca orientisma pentristo, influita de la islama arkitekturo de maŭroj (n. 1843)
- 1921: Anthony Francis Lucas, kroata-usona geologo, inĝeniero kaj entreprenisto (n. 1855)
- 1931: Lajos Bíró, hungara entomologo, etnografo (m. 1856)
- 1937: Pierre de Coubertin, franca barono, historiisto kaj pedagogo, kreinto de modernaj Olimpiaj Ludoj, fondinto kaj prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (n. 1863)
- 1943: Petras Lapienė, litova lingvisto, poligloto, folkloristo, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, partoprenanto kiel tradukisto de Internaciaj Floraj Ludoj, kunlaboranto de "Litova Stelo" (n. 1904)
- 1957: William Craigie, skota vortaristo, lingvo- kaj literatura sciencisto, kunverkisto de The Oxford English Dictionary kaj ĉefverkisto de la kvarvoluma Historical Dictionary of American English (n. 1867)
- 1959: Jenő Szentimrei, hungara verkisto, poeto (n. 1891)
- 1962: Tibor Kádár, rumania hungara pentristo (n. 1919)
- 1965: Johannes Bobrowski, germana lirikisto priskribanta komunecon de Orienta Eŭropo (n. 1917)
- 1969: Ho Chi Minh, vjetnama komunisto, kunfondinto de la Franca Komunista Partio, gvidanto de Việt Minh, prezidento de Nord-Vjetnamio, apoganto de "Voĉo de Vjetnamio" (n. 1890)
- 1973: Josef Fousek, ĉeĥa esperantisto, tradukisto de Esperanto-kantoj, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1881)
- 1973: J.R.R. Tolkien, angla filologo, profesoro kaj verkisto (n. 1892)
- 1982: Ghissa Éghy, rumania hungara koreografino (n. (1905)
- 1994: Józef Światło, pola komunisto, funkciulo de ministerio pri publika sekureco fuĝinta al Okcidenta Berlino, en Radio Libera Eŭropo senmaskigis stalinismon (m. 1915)
- 1994: Detlef Macha, germana biciklisto, mondĉampiono de ciklodromo (n. 1958)
- 1997: Viktor Frankl, aŭstria psikiatro kaj psikoterapiisto, viktimo de koncentrejoj, kreinto de logoterapio, konata kiel aŭtoro de furorlibro Homo serĉanta sencon (n. 1905)
- 2001: Christiaan Barnard, sudafrika korĥirurgo, pioniro de la transplanta medicino (n. 1922)
- 2013: Ronald H. Coase, brita Nobelpremiita ekonomikisto (n. 1910)
- 2013: Valérie Benguigui, franca aktorino kaj teatro-reĝisoro (n. 1965)
- 2016: Islom Karimov, prezidento de Uzbekio, respondeca pri la Andiĝona masakro (n. 1938)
- 2019: Gyoji Matsumoto, japana futbalisto, membro de la japana nacia teamo de futbalo (n. 1934)
- 2020: David Graeber, usona kultura antropologo kaj anarkiisto (n. 1961)
- 2021: Mikis Theodorakis, greka komponisto, politikisto kaj aktivulo por homrajtoj (n. 1925)
- 2022: Frank Drake, usona profesoro pri astronomio kaj astrofiziko, kunfondinto de SETI (serĉado de ekstertera inteligenteco) (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 2-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|