Koło [koŭo], jen pole, germane historie Warthbrücken, estas urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Grandpollando de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distriktoKoło. Fine de 2021 en la urbo vivis 20 380 loĝantoj.
Historio
La urbo estis kreita de pola reĝo Kazimiro la 3-a (Pollando) kaj ĝi ricevis en la jaro 1362 la urborajtojn, kaj de tiam la urbo Koło estis nomata la reĝa urbo kaj tie de la 15a ĝis la 18a jc okazadis la Sejmetoj de Grandpolio.
Unu el la plej gravaj eventoj en historio de Pollando okazis somere 1468 ĝuste en Koło, tiam okazis tie la unua plena Sejmeto de Vojevodio kun la persona ĉeesto de pola reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio) kaj tiam oni elektis la lokajn parlamentanojn por la unua plena pola parlamento nomata Sejmo de Krono de la Regno de Pollando kun partopreno de parlamentanoj elektitaj en Sejmetoj de ĉiuj Vojevodioj (provincoj) - ĝi okazis oktobre 1468 en Piotrków Trybunalski.