Aŭstria-hungara armeo (1867 - 1918) konsistis el armeo kaj Landodefendo en Cislajtio kaj Honvedo en Hungario. En la jaro 1867 estis proklamita egaligo. Aŭstrio apartiĝis en du partojn: en Cislajtion kaj Translajtion. La egaligo okazis sekve de malvenko en la jaro 1866 de Prusio. Tiam oni ankaŭ definitive decidiĝis por etgermana solvo sen Aŭstrio.
Eĉ spite al la apartiĝo restis en la komuna armeo kiel komandanta lingvo la germana. Apud tio oni uzis en unuopaj regimentoj pluaj dek unu lingvoj.
Sojle de la komenco de la milito, la situacio de la fortoj en la armeo estis:
30.000 oficiroj
410,000 Rezistiloj kaj Soldatoj
87,000 ĉevaloj (taksitaj)
1.200 artileriaj pafiloj
En la serbia batalfronto komandis generalo Oskar Potiorek, kiu fine de la jaro 1914 sukcesis por mallonga tempo konkeri Beogradon, sed tuj poste li estis repuŝita fare de la serbiaj soldatoj kaj malvenkita en batalo sur rivero Kolubaro.