Francesco LANDINI aŭ LANDINO (naskiĝis ĉirkaŭ 1325, mortis en 1397) estis florenca orgenisto kaj komponisto. Li estis unu el la plej famaj kaj estimataj komponistoj el sia tempo.
Blinda de infanaĝo (rezulto de sufero je variolo), Landini fariĝis unu el la plej eminentaj aktivuloj
en la itala stilo ars nova. Li estis tre estimata orgenisto kaj ludis multajn aliajn instrumentojn,
inkluzive de la liuto kaj gitaro. Li pasigis la plimulton de sia vivo en Florenco, kaj tie mortis.
La verkado de Landini estis preskaŭ ekskluzive sekulara. Kvankam ekzistas registroj indikantaj, ke li komponis sanktan muzikon, el ĝi neniom transvivis. Tio, kio transvivis, estas multaj balatoj kaj malpli multaj madrigaloj.
Oni subkomprenas, ke li verkis proprajn tekstojn por multaj el siaj verkoj. La verkado de Landini reprezentas preskaŭ kvaronon el ĉia transvivinta 14-jarcenta itala muziko.
Landini estas la eponimo de la Landini-kadenco (aŭ Landino-sesto), kadenca formulo per kiu la sesa grado de la gamo (la submedianto) estas enmetita inter la konduktono kaj ĝia solvo je la toniko (muziko).
Li estas sepultita en la preĝejo de San Lorenzo en Florenco.
Eksteraj ligiloj