Flugiloj de malfacila vento (populare Flugiloj) estas gramatika kaj metodika trejnseminario, lanĉita de ILEI en kunlaboro kun E@I, kies ĉefa celo estas prepari kompetentajn junajn instruistojn de Esperanto[1]. Kromaj celoj estas altigi la nivelon de junaj Esperanto-parolantoj kaj plibonigi la gvidadon kaj organizon de Esperanto-kursoj[2]. Ĝuste pro tiu celo la seminario okazas dum pluraj junularaj aranĝoj kaj konsistas el du partoj: gramatika, kies celo estas sistemigi kaj pliprofundigi gramatikajn sciojn de Esperanto, kaj metodika, kiu provizas lernantojn per scioj pri la plej gravaj instru-metodoj de Esperanto kaj ebligas apliki la teorian scion per praktikaj provlecionoj. Ĝi estas bona enkonduko por plua Esperanto-instruista trejnado kaj instrukapabliĝo. La partoprenintoj ricevas Atestilon pri la partopreno. Por atingi ILEI-diplomon pri instrukapablo, bezonatas pli ampleksa Esperanto-instrutrejnado.
Interkulturaj temoj, metodoj kaj spertoj de la projekto Interkulturo povas esti aldonitaj al la programo de Flugiloj por trejni interkulture kompetentajn Esperanto-instruontojn. Tiam la seminario nomiĝas Flugiloj de interkultura vento.
Kvankam la seminario ĉefe celas estontajn instruistojn, tio ne estas deviga kondiĉo por partopreno, kaj ĉiu interesato rajtas partopreni seminarion (kondiĉe ke restas lokoj). La seminario estas senpaga, tamen postulas nepran membrecon en ILEI: tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj de ILEI kaj volas partopreni iun seminarion, povas tuj membriĝi.
La nomo de la seminario estas aludo al la verso de Zamenhof "La Espero", kiu havas sekvan strofon:
En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; Per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko.
La ŝanĝo de la vorto "facila" al "malfacila" implicas, ke Esperanto (kaj instruado de ĝi) ne ĉiam estas tiel facila, kiel oni imagas tion.
Jen kiel teamo de la projekto klarigis la elektitan nomon de la agado en la monpeto al Esperantic Studies Foundation (decembro 2003):
Hodiaŭ ekzistas pluraj aferoj kiuj malfaciligas instruadon de Esperanto, aparte al kaj fare de junuloj. Ekzemple: - malalta lingvonivelo ĉe multaj junuloj, - malmulte da junaj Esperanto-instruantoj ekzistas, - malabundas materialo taŭga por junuloj, - malestas eblecoj peti monon de eksteraj fondaĵoj por Esperanto-instruado kaj - malfacilas trovi interesiĝantojn (almenaŭ en la okcidento) kaj / aŭ instigi komencintojn daŭrigi la lernadon. Alivorte: ni laboras en MALfacila vento...
Dum la unua paŝo de la projekto la teamanoj estis:
La seminario la unuan fojon okazis en Kovrov, Rusio, enkadre de la IJK 2004. Ekde tiam la seminario regule okazas ĉe diversaj grandaj Esperanto-aranĝoj kun junulara partopreno.
Inter la plej senteblaj rezultoj de la "Flugiloj de Malfacila Vento" estas la "Manlibro pri Instruado de Esperanto", preparita elektronike jam por la unua seminario en Kovrov (2004) kaj poste eldonita kiel aparta libro (2005) sub redakto de Katalin Kováts. La 150-paĝa gvidlibro iĝis tre populara kaj relative bone vendata en la Esperanta libromerkato.
En la tabelo "m" signifas "metodiko", "g" — "gramatiko", "mov" - "primovadaj demandoj", "ik" - "Interkulturo"
Slovakio
Atilio Orellana Rojas (m)