Créteil - Université [kʁetɛj ynivɛʁsite] (esperante Créteil - Universitato) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 8, en komunumo Créteil.
La stacio estis malfermita la 10-an de septembro 1974. Ĝi estas ekstera.
La stacio estas konektita al stacidomo Saint-Maur - Créteil, al Marché international de Rungis (Vendoplaco internacia de Rungis) kaj al stacidomo La Croix de Berny per aŭtobuso TVM.