Pointe du Lac [pwɛ̃t dy lak] (esperante Pinto de la Lago) (plennome Créteil-Pointe du Lac[1]) estas la 300-a stacio de la Metroo de Parizo sur linio 8, situanta en komunumo Créteil. Ĝi estis malfermita la 8-an de oktobro 2011. Depost tiu dato, ĝi estas la orienta finstacio de linio 8.
La stacio, malfermita la 8-an de oktobro 2011, fariĝis la nova orienta finstacio de la linio. Ĝi situas ekstere en la ekstrem-sudo de Créteil, apud la limo kun Valenton, 1,3 kilometron sude de la stacio Créteil - Préfecture, eksa finstacio de la linio, de 1974 ĝis 2011.
Ĝia nomo devenas de "Lac de Créteil", artefarita urba lago de Créteil.