Créteil [kʁetɛj] estas franca komunumo en la sudorienta ĉirkaŭurbo de Parizo. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio. Ĝi havis 89 359 loĝantojn en la jaro 2009[1].
Geografio
Créteil estas la komunumo de Val-de-Marne kun plej multe da loĝantoj. Ĝi troviĝas 11 km sudoriente de la centro de Parizo. La najbaraj komunumoj estas Saint-Maur-des-Fossés nordoriente, Bonneuil-sur-Marne sudoriente, Limeil-Brévannes kaj Valenton sude, Choisy-le-Roi sudokcidente, Alfortville okcidente kaj Maisons-Alfort nordokcidente.
Famuloj
En Créteil mortis hungara poeto Jutka Miklós.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj