La distrikto de Staraja Russa aŭ Starorusskij distrikto (ruse Старорусский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Staraja Russa.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 41493 homoj.[2]
La distrikto de Staraja Russa situas meze en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 3111,36 km².[3] Arbaroj kovras 60 procentojn de la distrikta areo. La plej grandaj riveroj de la distrikto estas Polistj kaj Porusja. La teritorio de la distrikto apartenas al la baseno de la lago Ilmenj.[1]
Nord-okcidente la distrikto de Staraja Russa najbaras kun la distrikto de Ŝimsk, okcidente – kun la distrikto de Volot, sud-okcidente – kun la distrikto de Poddorje, sud-oriente – kun la distrikto de Marjovo kaj kun la distrikto de Demjansk, oriente – kun la distrikto de Parfino.[1]