La distrikto de Parfino aŭ Parfina distrikto aŭ Parfinskij distrikto (ruseПарфинский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝlokoParfino. La distrikto estis fondita en 1968 el parto de la distrikto de Staraja Russa de la Novgoroda provinco.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 12 220 homoj.[2]
Geografio
La distrikto de Parfino situas en meza parto de la Novgoroda provinco, en la Ĉeilmena malaltaĵo. La areo de la distrikto estas 1591,12 km².[3]
Arbaroj kovras 71,4 procentojn de la distrikta areo. En la distrikto multas marĉoj, riveroj kaj lagoj (ĉirkaŭ 100). La plej grandaj riveroj de la distrikto estas Lovatj kaj Pola. La teritorio de la distrikto apartenas al la baseno de la Balta Maro.[1]
La blazono de la distrikto de Novgorodo estis oficiale aprobita la 18-an de aŭgusto2004 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 1536. La blazono estas blua ŝildo, disigita en du partojn per ora zono el ses oraj romboj. En la supra parto estas ora barko kun ĉevala kapo antaŭe. En la malsupra parto estas arĝenta alko.[4]