La distrikto de Ĉudovo aŭ Ĉudova distrikto aŭ Ĉudovskij distrikto (ruseЧудовский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Ĉudovo. La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 19 566 homoj.[1]
Geografio
La distrikto de Ĉudovo situas norde en la Novgoroda provinco, en malaltaĵo ĉirkaŭ Ilmenj, sed la lago mem neniel apartenas al la distrikto. La plej alta punkto havas altecon nur 63 metroj super la marnivelo. La areo de la distrikto estas 2 331,80 km².[2] Norde kaj nord-okcidente ĝi najbaras kun la Leningrada provinco, sude – kun la Novgoroda distrikto, sud-oriente – kun la distrikto de Malaja Viŝera.[3]
La plej grandaj riveroj de la distrikto estas Volĥovo kaj ties alfluantoj Kerestj, Oskuja, Pĉjovĵa, Tigoda. El ili navigebla estas nur Volĥovo, ties larĝo ĉie dum la tuta 75-kilometra fluo tans la distrikto estas pli ol 200 metroj.[3]
Marĉoj okupas 8 % de la distrikta areo, arbaroj – ne malpli ol 70 %. La klimato estas sufiĉe modera, la averaĝaj temperaturoj estas −8,8 °C (februaro) kaj +17,3 °C (julio). La jara averaĝa temperaturo estas +5,85 °C.[3]
La blazono de la distrikto de Ĉudovo estas sama kiel tiu de la urbo Ĉudovo. Ĝi estis oficiale aprobita la 30-an de septembro2008 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 3801. La blazono estas ruĝa ŝildo kun blua kolono centre, sur ĝi du krucitaj rektaj arĝentaj bastonoj kun nigraj suproj, fajrantaj per arĝenta flamo (fakte ili aspektas kiel alumetoj). La bastonojn subtenas du oraj ursoj, rigardantaj unu la alian.[4] La flago havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto kaj tre similas al la blazono.
La eksa blazono, aprobita la 16-an de januaro1997 similas al la nuna. En ĝi mankis la kolonon, sed ĉeestis libro kun plumo en dentrado kaj spikoj, ursoj kaj alumetoj havis aliajn kolorojn. La alumetojn oni en priskribo rekte nomis “alumetoj”, sed ne “bastonoj”. La aŭtoro de ambaŭ variantoj estas pentristo el Ĉudovo A.V. Podberezskij.[5]
Vidindaĵoj
En la urbo Ĉudovo troviĝas la muzeo de Nikolaj Nekrasov, kiu situas en lia ĉasista dometo.[6]