La budapeŝta Scienca Universitato Loránd Eötvös [otvoŝ] (hungare Eötvös Loránd Tudományegyetem, latine Universitas Budapestinensis de Rolando Eötvös Nominata - vaste konata ankaŭ la mallongigo ELTE) estas la plej malnova kaj plej granda universitato de Hungario, kiu funkcias kontinue. Sian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1950, laŭ fizikisto kaj akademiano Loránd Eötvös (Roland Eötvös). La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
La universitato fondiĝis en 1635 kiel Jezuita Universitato de Nagyszombat en Nagyszombat (hodiaŭ: Trnava, Slovakio) fare de Péter Pázmány, ĉefepiskopo kaj teologo. Li volis funkciigi la universitaton tuj en Buda-Pest, sed la necesaj konstruaĵoj mankis. Komence la universitato havis nur 2 fakultatojn (filozofian kaj teologian) kaj la gvidanta stabo konsistis el jezuitoj. La jura fakultato ekfunkciis en 1667, la medicina en 1769. La universitato estis deklarita Reĝa Universitato en 1769. Inter 1770-1784 instrua respondeculo estis György Fekete (reĝa juĝisto). La jezuita ordeno estis malpermesita en 1773, la universitato transformiĝis al sekulara instituto. La universitato translokiĝis al Buda en 1777, kie povis studi ankaŭ inĝenieroj kaj bestkuracistoj. Ekde 1784 la universitato funkcias en la najbara Pest (urbo), ekde 1873 pro unuiĝo de Pest kaj Buda la universitato funkcias en Budapeŝto. Ĝi estis nomita Reĝa Universitato de Pest ĝis 1873. Intertempe en 1787Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) fondis veterinaran katedron en la medicina fakultato, post 3 jaroj la katedro jam estis aparta instituto (vidu plu: Veterinara Universitato de Budapeŝto). En 1921 ĝi prenis la nomon Scienca Universitato Pázmány Péter, en 1950 la universitato prenis la novan nomon de Loránd Eötvös.
Dum la Hungara revolucio de 1848 la revolucia stabo unue iris al la universitato por varbi junulojn.
Ĝis 1844 la de universitato la uzata lingvo estis Latino, poste la hungara lingvo. En 1895 laŭ ministra permeso la inaj studentoj rajtis viziti la universitaton.
La medicina fakultato forlasis la universitaton en 1951 kaj funkciis plu memstara universitato. Ĝi prenis la nomon Universitato Semmelweis en 1969.
En 1952 estis kreita interne Instituto Lenin. Post 2 jaroj la instituto plene sendependiĝis. Oni instruis kaj la rusan lingvon, kaj leninismon por estontaj instruistoj. En 1957 la instituto Lenin reintegriĝis al la universitato.
Interesaĵoj
Hodiaŭ ĝi havas 8 fakultatojn kaj pli ol 30.000 studentojn.
Laŭ la Academic Ranking of World Universities (Akademia Takso de la Universitatoj de la Mondo) fare de Shanghai-Universitato en 2003, ĉi tiu estas kvalifikita kiel la 2-a plej bona universitato en Hungario, post Scienca Universitato de Szeged.