Romainville - Carnot [ʁomɛ̃vil kaʁno] (la provizora nomo de la stacio estis Place Carnot) estas la nomo[1] de metrostacio sur linio 11 de la Metroo de Parizo.
Jam fine de la 1920-aj jaroj, estis antaŭvidite fari el Placo Carnot, en Romainville, la finan stacion de linio 11[2].
Ekde la 13-a de junio 2024, la stacio priservas komunumojn Romainville kaj Noisy-le-Sec.
Stacio Place Carnot eniĝas je sesdek-kelk metroj sude de samnoma placo laŭ orienta-okcidenta akso, preskaŭ perpendikulare kun Strato de la République kaj Bulvardo Henri-Barbusse. Ĝi estas konstruita en la ekstremo de interŝoseo inter Strato de la République kaj Bulvardo Henri-Barbusse.
La ĉefa alirejo situas en la ekstremo de tiu interŝoseo kaj havas du rulŝtuparojn kaj liftojn, apud la estonta haltejo de tramlinio T1. Dua alirejo troviĝas en la enirejo de Strato Carnot, kondukanta al la urbodomo kaj havas ŝtuparon kaj du rulŝtuparojn. Helpelirejo estas ankaŭ antaŭvidita sur Avenuo Kérautret.
Kajoj havas grandan profundon, ĉirkaŭ 25 m, kaj etendiĝas oriente ĝis Vilao de Brazza[3].
Tiu stacio priservas la kvartalon ĉirkaŭ Placo Carnot kaj situas je ĉirkaŭ 400 metroj sud-oriente de urbodomo de Romainville. Ĝi ankaŭ ebligos priservi Civiton Cachin, la estontan subĉielan bazon de amuzo kaj distro de la Kornico des Forts kaj iujn kvartalojn de Noisy-le-Sec[4].