Rejnaŭ situas en duobla kurbiĝo de la rivero Rejno. Rejno situas en la okcidenta kurbiĝo vid-al-vide de la iama monaĥejo Rejnaŭo. En mezepoko tio estis ideala loko por defendi urbon kontraŭ atakantoj. Je tri flankoj la urbeto limas al Germanio.
Ekonomio
Ĝis la jaro 2000 en la iama monaĥejo estis psikiatra kliniko kaj la urbeto ekonomie grandparte estis ligita kun ĝi. Nuntempe la monaĥejo estas malplena kaj oni serĉas novan utiligadon. La ĉefa enspezfonto de la loko hodiaŭ estas la plej parte loka turismo en Svislando kaj Germanio.
La historio de Rejnaŭo komenciĝas en la bronza epoko. Pli poste laŭ la legendo en la jaro 778 estis fondita la monaĥejo Rejnaŭo. En la abataj konstruaĵoj post la malfondo de la monaĥejo troviĝis inter 1862 ĝis 2000 psikiatra kliniko. Ekde la la jaro 2000 la 5000 m² iamaj salonoj de la monaĥejo malplenas kaj oni serĉas novan utiligadon. La Asocio Por Insulo Rejnaŭo (germane Verein Pro Insel Rheinau) kunordigas la komunumajn interesojn kaj akompanas la novan utiligadon de la kantonaj lokoj sur la monaĥeja insulo.