|
- La mallongigo ZH en Benken ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Benken..
|
Pri la komunumo
Benken estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis -- loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Benken situas en la Zurika Vinlando, iomete oriente de la landlimo inter Svislando kaj Germanio, disigite de la landlimo per la urbeto Rejnaŭo ZH kaj Dachsen je la suda deklivo de la monto Cholfirst, kiu apartenas al la Ĵuraso.
Trafiko
Benken apartenas al la Zurika Trafik-Unio kaj estas per poŝtaŭto ligita al stacidomo de Marthalen, de kie trajne facile atingeblas Ŝafhaŭzo aŭ Vinterturo. La vilaĝo ankaŭ havas aliron al la aŭtoŝoseo A4.
Historio
La plej fruaj setlejspuroj estas romia vilao kaj frualemanaj tombejoj. Unua dokumenta mencio de Benken okazis sub la nomo Pecchinhova en la jaro 858 en donacletero al la Monaĥejo Rejnaŭo. En la 13-a jarcento la loko Benchon estas pli ekzakte menciita. En la jaro 1540 la urbo Zuriko transprenis la regadon de Benken.
Projektita findeponejo por radiokativa rubo
La Svisa Nacia Kooperativo por Deponado de Radioaktiva Rubo (NAGRA) studis kadre de la Projekto Garantio, ĉu eblas deponi en la ĵurasaj rokoj de la komunumo Benken subtere la radioaktivan rubon, kiun produktas la kvin svisaj atomcentraloj. La esplorkomisiono venis al la konkludo, ke la opalinustono en la Zurika Vinlando taŭgus por tia deponejo, sed la politika kontraŭstaro al tia projekto jam estas antaŭvidebla.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj