Buch ĉe Irchel (prononcu: buĥ ĉe irĥl; germane: Buch am Irchel) estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 827 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Nomo
"Buch" devenas supozeble de la germana respektive alemana vorto "Buche"/"Buächä" por fago. Fagoj ankoraŭ hodiaŭ estas domina arbo en la regiono kaj estas ankaŭ la simbolo de la komunuma blazono.
Geografio
La komunumo Buch ĉe Irchel situas je la suda flanko de la ĵurasa montĉenoIrchel en la Zurika Vinlando. Sur la pinto de la monto je la plej alta punkto de la komunumo je 694 m super la marnivelo troviĝas belvidturo kun rondvido al la Rejno kaj ĝis Ŝafhaŭzo en la nordo.