Porzuna estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi havas submunicipojn aŭ domarojn de El Torno, El Trincheto, Las Casas del Río, Las Rabinadas, Los Puentes de Piedralá, El Bonal, El Cepero, Las Tiñosillas, Las Betetas kaj El Citolero.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas porzuniegos. La censita populacio en 2010 estis de 4.065 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,18 loĝ/km².
Situo
Porzuna estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoMontoj en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 646 m. La areo de ties teritorio estas de 211.90 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°08′46″ N 4°09′12″ Ok.