La loĝantoj nomiĝas almedinenses. La censita populacio en 2010 estis de 692 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,38 loĝ/km².
Situo
Almedina estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoKamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 901 m; je 106 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo kaj lime kun la deklivaro de Sierra Morena sude kaj oriente kun la provinco de Albacete. La areo de ties teritorio estas de 55.90 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°37′″ N 2°57′″ Ok.
Ekonomio
Agrikulturo (olivoj, vitoj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) kaj brutobredado. Iome da konstruado kaj tekstila industrio.
Historio
Kvankam la nomo estas tutaraba, estis antaŭaj setlejoj, eble eĉ antaŭromiaj, Kiel strategia punkto ĉe vojoj, estis grava setlejo dum la araba epoko.