La loĝantoj nomiĝas navasteneros. La censita populacio en 2010 estis de 355 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,42 loĝ/km².
Situo
Navas de Estena estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoMontoj (Ciudad Real) en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 660 m; je 105 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, je 130 km de Madrido, kaj je 70 km de Toledo. La areo de ties teritorio estas de 146.54 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°29′43″N 4°31′15″Ok.
Ĝi estas unu el la 6 municipoj de la influareo de la Nacia Parko Cabañeros. El ĝi ĉirkaŭ 11.000 hektaroj estas de la municipa teritorio, kaj kelkaj estas tre proksimaj de la kerna domaro.