La loĝantoj nomiĝas Herencianos. La censita populacio en 2010 estis de 2.033 loĝantoj kaj la denseco estas de 40,64 loĝ/km².
Situo
Herencia estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoManĉa Centro en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 642 m; je 76 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. Ankaŭ je 150 km sude de Madrido kaj je 5 km de la limo kun la provinco de Toledo.
Agrikulturo (ĉefe cerealoj, vitejoj, olivarbaro) kaj brutobredado. Iam estis industrio de lano, silko kaj sapo. Pluas tiu lasta kaj aliaj rilataj al agrikulturo. Ankaŭ novaj industrioj kaj multaj laboristoj veturas ĉiutage al konstruado en Madrido.