La loĝantoj nomiĝas solaneros. La censita populacio en 2010 estis de 16.324 loĝantoj kaj la denseco estas de 121,66 loĝ/km².
Situo
La Solana estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoManĉa Centro en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 745 m; je 79 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 134.18 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°56′29″N 3°14′22″Ok.
Agrikulturo (vito kaj safrano) kaj brutobredado. Produktado de vino. Iam estis industrio de produktado de falĉiletoj, nune neuzataj.
Historio
Tiu vilaĝo fondiĝis kiel defendo kaj reloĝejo kontraŭ la islamaj popoloj sudaj post la konkero fare de kristanoj kaj la peto por administrado al la ordenoj, nome Santiago, Kalatravo kaj Sankta Johano. Tamen tio okazus fine de la 13a jarcento kaj ne antaŭe kiel ĉe aliaj proksimaj vilaĝoj. La domaro kreskis ĉirkaŭ turo, kiu poste estos tiu de la preĝejo. Kiel reloĝantoj venis paŝtistoj el Soria. La teritorio apartenis al la Ordeno de Santiago ĝis la fino de la 15a jarcento.