La neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Sierra Nevada (aŭ Neĝmontaro) en centra Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas kunmetitan tutmondaj 200-regionon, nome la centramerikaj pinaroj-kverkaroj. La ekoregiono estas parto de biodiverseco-riĉaĵejo "madreaj pinaroj-kverkaroj" signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).
La neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj okupas areon de 91 800 da kvadrataj kilometroj, etendiĝantaj ekde la subŝtatoj Ĥalisko en la okcidento ĝis Verakruco en la oriento.
La pinaroj-kverkaroj estas ĉirkauataj de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj je pli maltaltaj altitudoj okcidente, nordokcidente, kaj sude; la ĥaliskaj sekaj arbaroj en la okcidento kaj sudokcidento; la balsasaj sekaj arbaroj en la sudo, en la akvokolekta areo de Balsaso, kaj la baĥiaj sekaj arbaroj en la nordokcidento, en la baseno de Santiago kaj pli malsupra Lermao. La centra-meksika kserofitaro troviĝas al nordo de la montaro en la altaĵaj basenoj de Meksika Altebenaĵo, inkluzive de Valo de Meksiko kaj la supra riverparto de Lermao ĉirkaŭ Toluca. La tehuakan-vala kserofitaro troviĝas en la sudoriento en la subŝtatoj Pŭeblo kaj Tlakskalo. Oriente, la humidaj verakrucaj montarbaroj kaj la oaĥakaj montarbaroj estas transiro inter la pinaroj-kverkaroj kaj la malaltaĵaj tropikaj arbaroj laŭlonge de Meksika Golfo.
Areetoj de montaraj herbejoj kaj arbustaroj estas troveblaj inter la pinaroj-kverkaroj, kaj konstituas apartan ekoregionon, la Zakatonalo.
La precipaj plantokomunumoj estas pinaroj, pinaroj-kverkaroj, kverkaroj, pinaroj-cedrelaroj, kaj pinaroj-picearoj. La plantokomunumoj varias kune kun la altitudo kaj la precipitaĵo. Pinaroj ĝenerale troviĝas inter altitudo de 2 275-2 600 metroj; pinaroj-kverkaroj inter 2 470-2 600 metroj. Pinaroj-cedrelaroj estas troveblaj super altitudo de 2 700 metroj, kaj pinaroj-picearoj super 3 000 metroj.
En la pinaroj, ĝenerale Pinus montezumae superregas. En pli humidaj areoj Pinus pseudostrobus estas grava specio, kaj en sekaj areoj kun malprofundaj grundoj Pinus hartwegii kaj Pinus teocote estas adaptiĝemaj.
La pinaroj-abiaroj preskaŭ tute konsistas el Pinus hartwegii kaj Abies religiosa.
La vulkana kuniklo (Romerolagus diazi) kaj la meksika vulkana muso (Neotomodon alstoni) estas endemiaj en la ekoregiono.
La orient-miĉoakanaj pinaroj-kverkaroj de orienta Miĉoakano kaj okcidenta Meksikŝtato (meksikaj subŝtatoj) estas la vintra vivejo de la papilio Danaus plexippus, kiu migras el la mezvarmaj regionoj de Nordameriko al oriento de Rokmontaro.