La ekoregiono havas areon de 150 000 kvadrataj kilometroj en Gvaĥira Duoninsulo kaj en la regiono ĉirkaŭ la urbo Barankilo. Ĝi okupas Gvaĥiran Duoninsulon, la valon de Ranĉeria-Rivero, kaj Guaĥiran Distrikton, kovrante partojn de la nordorienta marbordo de Venezuelo.
La jara pluvofalo varias inter 125 kaj 1000 mm, kaj la averaĝa temperaturo estas 26 °C[1].
La valoj troviĝas en la pluvombro de la ĉirkaŭanta Makvira-Montaro (Serranía de Macuira), kiu atingas altitudon de 900 metroj. Tiu montaro kaptas iujn el la pasatoj, kaŭzanta nebulon. Grava turisma celo en la areo estas Cabo de la Vela.
Flaŭro
La ekoregiono estas superregata de dornaj arboj kaj sukulentoj. Oftaj specioj ampleksas Acacia glomerosa, Bourreria cumanensis, Bulnesia arborea, Caesalpinia coriaria, Copaifera venezolana, Croton sp., Gyrocarpus americanus, Hyptis sp., Jacquinia pungens, Malpighia glabra, Myrospermum frutescens, Opuntia caribaea, Pereskia guamacho, Piptadenia flava, Prosopis juliflora, kaj Stenocereus griseus.
Arbaroj dominataj de Lonchocarpus punctatus ofte estas akompanataj de Bunchosia odorata kaj Ayenia magna. Aliaj arbaroj ekzistas en kiuj superregas Prosopis juliflora, Erythrina velutina kaj Clerodendron ternifolium. Varieco da plantokomunumoj ĉeestas kie du plantospecioj estas dominantaj. Ekzemploj estas : Astronium graveolens – Handroanthus billbergii, Haematoxylum brasiletto – Melochia tomentosa, Caesalpinia coriaria – Cordia curassavica, Bursera glabra – Castela erecta, Vitex cymosa – Libidibia coraria, Mimosa cabrera – Cordia curassavica, Bursera tomentosa – Bursera graveolens kaj Castela erecta – Parkinsonia praecox[1].
Faŭno
La ekoregiono estas notinda por esti vivejo de granda populacio de la ruĝa flamengo (Phoenicopterus ruber), krom diverseco de birdoj kaj kiropteroj.
Minacoj kaj konservado
La plimulto de Makvira-Montaro troviĝas ene de Nacia Parko Makvira. Apude troviĝas Naturrezervejo La Flamingoj kun surfaco de 80 da kvadrataj kilometroj, kiu estas centro de plantodiverseco por specioj de Hechtia, Salvia, kaj kakto. El la 2 700 specioj trovataj ene de ĝi, proksimume 30% estas endemiaj.
hispane Martha Ligia Castellanos, Luis Carlos Pardo L. 2000 : Caracterización y primera aproximación a la determinación del índice de biodiversidad en los suelos de la cuenca del arroyo Mekijanao, Serranía de la Macuira, Alta Guajira. En: Juan Carlos Pérez (editor) X Congreso Nacional de la Ciencia del Suelo. Programa y resúmenes. El suelo un componente del medio natural, Medellín, Octubre 11 al 13 de 2000
hispane Edith González, Gabriel Guillot, Néstor Miranda, Diana Pombo (editores) 1990 : Perfil Ambiental de Colombia, Colciencias-Escala, Bogotá.