La sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj kovras areon de 61 200 kvadrataj kilometroj, ene de la subŝtatoj de Miĉoakano, Gerero, kaj Oaĥako.
La pinaroj-kverkaroj okupas la pli altajn deklivojn de Suda Patrinmontaro, kiu disvolviĝas orienten-okcidenten kaj estas paralela al la sud-meksika pacifikamarbordo. La arbaroj estas ĉirkaŭataj de tropikaj sekaj arbaroj je pli malaltaj altitudoj; la ĥaliskaj sekaj arbaroj okcidente; la balsasaj sekaj arbaroj norde, en la BalsasaBaseno, kaj la sud-pacifikaj sekaj arbaroj sude kaj oriente laŭlonge de la pacifika marbordo.
Flaŭro
La precipaj plantaj komunumoj estas kverkaroj, nubarbaroj, pinaroj-kverkaroj, kaj abiaroj. La plantaj komunumoj varias laŭ altitudo kaj precipitaĵo.
La kverkaroj troviĝas inter altitudoj de 1 900 kaj 2 500 metroj. Nubarbaroj vegetas ĉe 2 300 metroj; pinaroj-kverkaroj estas ĉe 2 400-2 500 metroj; kaj abiaroj prosperas super 3 000 metroj.
Quercus magnolifolia, Q. castanea kaj iuj Pinus montezumae individuoj estas kumunaj en la kverk-superregataj areoj, kun kaj abundaj herbaj elementoj kaj iuj epifitoj el la familioj de orkidacoj kaj bromeliacoj. Pinaroj-kverkaroj kaj pinaroj ankaŭ gastigas Q. obtusata kaj Arbutus xalapensis. Vaskulaj epifitoj ne abundas, escepte de Tillandsia spp. Herbaj elementoj estas komunaj. Pinajarboj kiuj superregas en pinaroj estas P. herrerai, P. pseudostrobus, P. pringlei, kaj P. ayacahuite. La endemiaPinus rzedowskii estas klasifikita kiel endanĝerigata specio[1]. Vaskulaj epifitoj estas maloftaj, sed muskoj kaj likenoj abundas. La nubarbaro estas karakterizita de Abies sp., Quercus uxoris, P. ayacahuite kaj Cupressus lindleyi. Tie ĉi, la herba stratumo estas bone disvolvigita, kaj filikoj kaj orkidoj virtuale ĉie vegetas.