Kaselo (germaneKassel, Cassel ĝis 1926) estas urbo en la nordo de la federacia landoHesio de Germanio. Ĝi havas areon de 107 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis loĝantojn. La urbo estas administra sidejo de samnoma distrikto kaj distriktaro. Oficiale tamen ĝi mem ne apartenas al la distrikto, kiu preskaŭ komplete ĉirkaŭas ĝin, sed estas eksterdistrikta urbo (al la distriktaro ĝi jes ja apartenas). En la urbo okazas ĉiun kvinan jaron la ekspozicio Documenta.
La Bombardado de Kaselo estis serio de strategia bombatakoj fare de Aliancanoj kontraŭ Kaselo, kiu okazis el februaro 1942 al marto 1945 dum la Dua Mondmilito. En unusola plej mortiga aeratako en la 22a–23a de oktobro 1943, 150,000 loĝantoj estis bombarditaj, almenaŭ 10,000 mortis, kaj la plej vasta majoritato de la urbocentro estis detruita, kaj la incendio pro la plej akra aeratako brulis dum sep tagoj. La Usona Unua Armeo konkeris Kaselon la 3an de aprilo 1945, kiam nur 50,000 loĝantoj restis, el ĉirkaŭ 236,000 kiuj loĝis tie en 1939.
urbodistrikto Mitte de BerlinoGermanio ekde 1962 (komence kun la urbodistrikta parto Tiergarten, iniciatita dum la tempo de geografia izoliĝo de okcidenta Berlino)
De multaj jardekoj en Kaselo ekzistas Esperanto-grupo. Inter pluraj eventoj, dum la 11-a ĝis 15-a de aŭgusto de 1923 en Kaselo okazis la tria kongreso de SAT, kun 2250 partoprenantoj el 18 landoj. Honora prezidanto estis prof. Einstein. Propono pri komunistigo de SAT farita de SEU-anoj estas reprenata. Tiam la urbo havis 171000 loĝantojn. (EdE-C)