La distrikto Waldeck-Frankenberg [valdek-frank.nberk] situas en la distriktaro Kassel de la germana federacia lando Hesio. Ĝia sidejo estas la urbo Korbach, plia grava urbo la kuraca centro Bad Wildungen. Fine de decembro 2022 la distrikto sume havis 159 154 loĝantojn. Geografie la plejgranda parto de la distrikto apartenas al la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaro Sauerland [zaŭalant].
Granda artefarita lago, la Edersee [e:daze:], troviĝas en ĝia areo. Al la distrikto donis sian nomon la eksa princlando Waldeck kaj la urbo Frankenberg.
Najbaras la federacia lando Nordrejn-Vestfalio okcidente kaj norde, kaj la hesiaj distriktoj distrikto Marburg-Biedenkopf sude, Kassel kaj Schwalm-Eder oriente.
(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)
La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun
distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)
Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau
Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden