Johannes Hartmann
Johannes HARTMANN (1568-1631) estis germana erudiciulo, kemiisto, kuracisto, rektoro kiu okupis la unuan katedron pri Kemiatrio en la Universitato de Marburgo. Filo de teksisto, kiu komencis sian unuan laboron kiel librobindisto. Dank'al helpo de la rektoro de la Municipa Lernejo de Ambergo eblis al li studi matematikon en la Universitatoj de Jena, Vitenbergo kaj Marburgo, kie, en 1591, li ricevis sian diplomon pri majstreco.
Biografio
En 1592 li sukcedis en Marburgo al Victorinus Schönfeldt (1525-1592), kiel profesoro pri matematiko, indikita de Ludoviko la 4-a (Hesio-Marburgo) (1537-1604), frato de Vilhelmo la 4-a, Landgrafo de Hesse-Kassel (1532-1592). En Vitenbergo, li konatiĝis kun la estonta geografo, kartografo kaj historiisto Wilhelm Dilich (1571-1650), kies familio havis interrilatojn kun la princlando de Hesio, kie, en 1591, li ricevis postenon kiel ĉefmatematikiston en Kaselo. Supozeble li same vizitadis la Universitatojn de Altdorf, Helmstedt kaj Lepsiko.
En 1594, li iĝis konsilisto de la landgrafo Maŭrico de Hesio-Kaselo (1572-1632), kie li instruis en la lernejo de la kortego ĝis 1601. Ĉirkaŭ 1598/1599 li instruis en la "Maŭrican Kolegion"[1] kie li konatiĝis kun Hermann Wolf (1562-1620)[2] Jacob Mosanus (1572-1616)[3], kaj tie li muntis bonekipitan laboratorion pro sia profundaj konoj pri kemio kaj medicino. En 1599, li revenis al Marburgo kaj komencis studi alkemion kaj medicinajn tekstojn, ĉefe de la lernanto de Paracelsus (1493-1541), Joseph Duchesne (1544-1609) kaj Basilius Valentinus (16-a jarcento), kiu korespondis kun la eldonisto Johann Thölde (1565-1614).
Pli malfrue li studis Medicinon kaj ricevis sian doktorecon pri tiu lernobjekto en 1606. En 1608, li estis nomumita de la landgrafo direktoro de la ĵus-fondita "Collegium Chymicum"[4] kie li iĝis profesoro pri Kemiatrio[5]. La ĉefa fokuso de la laboratorio estis la produktado de kuraciloj, pro tio la Kolegio ricevis la aldonan nomon Collegium Chymico-Medicum. Li estis la unua profesoro pri kemio en Germanio kaj estis la direktoro de la unua kemia laboratorio de la universitato, kie studis studentoj el pluraj landoj inklude de Danio, Pollando kaj Anglio. Liaj verkoj pri Kemiatrio estis pli malfrue publikigitaj de la persona kuracisto de la landgrafo, Johannes Rhenanus (1528-1589)[6]. Inter 1610 kaj 1618 li aktivis kiel kuracisto de la princo Johano Georgo la 1-a (1567-1618). En 1621 li iĝis privata kuracisto de la princo Maŭrico de Hesio-Kaselo kaj kortega profesoro de la "Maŭrica Kolegio" en Kaselo. Eĉ post la abdiko de la landgrafo Maŭrico, en 1627, li daŭre instruis en la universitato kaj plu servis al Ludoviko la 4-a, sukcedanto de Vilhelmo la 4-a. Hartmano estis edziĝinta kun la fratino de Johannes Daniel Mylius (1585-1632).
La graveco de Hartmano kuŝas sur lia enkonduko pri apoteko kaj kemio en la universitato, kaj liaj praktikaj lecionoj. Ĉi tiu nova kampo, surbaze de la laboroj de Paracelsus kaj liaj disĉiploj rezultis en la emerĝo de la alkemio. Krom tio, Hartmano ne sin donis al alkemiaj spekulacioj, sed kontraŭe, li penis esti peranto inter la galenistoj kaj iatrokemiistoj. Li lasis malmultajn verkojn pri la praktikaj aspektoj de tiu scienco, tamen, la plejmulto el liaj verkoj aperis postmorte. Li estis patro de Georgius Eberhardus Hartmann (1633-1659)[7] kaj bopatro de Heinrich Petraeus (1589-1620).
Selektita verkaro
- Disputationes elementorum geometricorum (Kaselo, 1600)
- ’Eπιφvλλιδες sive miscellae medicae cum πρoϑηkη chymico therapeutica doloris colici (Marburgo, 1606)
- Philosophus sive naturae consultus medicus, oratio (Marburgo, 1609)
- Disputationes chymicomedicae quatuordecim (Marburg, 1611; 1614)
- Disputationes chymico-medicae, 1614, Johann Hartmann
- Tyrocinium chymicum e naturae fonte et manuali experientia depromptum, 1625, Jean Béguin, Johann Hartmann
- Osvvaldi Crollii Basilica Chymica: Pluribus selectis & secretissimis propria ..., 1634, Oswald Croll, Johann Hartmann, Johann Michaelis, Georg Eberhard Hartmann
- Ioannis Hartmanni Praxis chymiatrica, 1634, Johann Hartmann, Johann Michaelis, Georg Eberhard Hartmann
- Tractatus physico-medicus de opio (Wittenberg, 1635; 1658).
- Iohannis Hartmanni, medicinae doctoris et quondam chymiatriae in Academia Marpurgensi professoris celeberrimi, principumque Hassiae archiatri Praxis chymiatrica. - Ĝenevo: Chouet, 1639.
- Oswaldi Crollii Basilica Chymica, 1658, Oswald Croll, Johann Hartmann, Johann Michaelis
- Iohannis Hartmanni Praxis chymiatrica, 1663, Johann Hartmann
- Opera Omnia Medico Chymico, 1664
- Officina Sanitatis Sive Praxis Chymiatrica Plane Aurea, 1677, Johann Hartmann, Johannes Hiskias Cardilucius
- Chymische Arzneiübung (Nuremberg, 1678)
- Philosophische Geheimnisse und chymische Experimenta (Hamburgo, 1684)
Literaturo
Vidu ankaŭ
Referencoj
|
|