Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Reinhardt Ferdinand Albert Has

Reinhardt Ferdinand Albert Has
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1850 (1850-12-23)
en Kaselo
Morto 6-an de decembro 1940 (1940-12-06) (89-jaraĝa)
en Darmstadt-Arheilgen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
(iama) Sofia Gimnazio en Vajmaro, verko de Has, proksime de Muzeo Nova Vajmaro; nun la domon uzas la negimnazia lernejo Parkschule
gimnastikejo en Bessungen, farite laŭ plano de Has

Reinhardt Ferdinand Albert HAS (naskiĝinta la 23-an de decembro 1850 en Kaselo, mortinta la 6-an de decembro 1940 en Darmstadt-Arheilgen) estis germana arĥitekto.

Vivo

Has komencis sian karieron kiel fintrejnita maŝinkonstruisto. En 1870/71 li soldatis dum la Prusia-Francia Milito. Post studo de arkitekturo en Zuriko kaj Vieno li laboris kiel liberprofesiulo en Meiningen. Has estis en Vajmaro inter 1879 kaj 1889 ĉefkonstruisto municipa. Li starigis Sofian Gimnazion (1886-88) ĉe Rathenau-placo en Vajmaro. En Bessungen (Darmstadt) li planis, post reveno en 1891, sporthalon kaj plurajn tiam tre modernajn loĝdomojn. Krome li okupiĝis pri demandoj matematikaj-fizikaj rilataj al la Fermat-principo. Pri tio ĉi li ankaŭ publikigis verkojn.

Sporthalo en Bessungen

origina aspekto de la gimnastikejo en Bessungen

La sportejo je Heidelberger Straße 131 konstruiĝis en 1899/1900 por la tradicieca sportklubo Turngemeinde (TG) 1865 Bessungen en urbokvartalo de Darmstadt.[1] Antaŭula funkcio ĝia estis porlernanta. La originalo estis stile historiisma. Ekde 1943 loĝis ene ĉ. 30 punlaboristoj el Belgio kaj Nederlando kiun dungis la maŝinkonstrufirmao Carl Schenck AK.[2] Post detruiĝo dummilita ĝi rekonstruiĝis laŭ plano de Peter Grund inter 1949 kaj 1953 paŝo post paŝo kion iniciatis anoj de societoj de la urbopartoBessungen.

La nova halo inaŭguriĝis la 14-an de novembro 1953: tiam temis pri la ununura, granda halo je publika dispono post detruo de ĉiuj aliaj lokoj dum la milito. Poste ĝi evoluis al multfunkciejo. Apartenas al la komplekso ankaŭ knajpo kaj ekde 1996 varieteo Comedy Hall.[3] Ankaŭ Kikeriki-Theater uzas ĝin ĉefe pupteatre. Sed gimnastikeja funkcio tute ĉesis. La altvalora pargeto troviĝas nun en proksima privata domo.[4]

Verkoj

  • Das Fermatsche Prinzip. Der Beweis des Fermatschen Prinzips auf Grund des Koeffizientengesetzes. Die Ermittelung kleinster Restwerte bei höheren Potenzen und der Formel zur systematischen Entwicklung pythagoreischer Zahlen (1912)
  • Der Beweis des allgemeinen Fermatschen Prinzips auf Grund der Faktorenzerlegung der Werte xn und yn der Formel xn+yn=zn (1913)

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. https://tgb-darmstadt.net/ueber-uns/
  2. Ursula Krause-Schmitt: Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945, Band 1, Verlag für akademische Schriften, Frankfurt am Main 1995, p. 59-60
  3. https://www.comedyhall.de/ueber-uns/comedy-hall-darmstadt/
  4. Cora Trinkaus: " Wohnen an der Orangerie. Darmstädter Wohnkultur". P-Ausgabe, 131/2021
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Portal di Ensiklopedia Dunia

Kembali kehalaman sebelumnya