Ipeľské Úľany, hungare Ipolyfödémes estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La historia slovaka nomo estis Fedymeš.
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Šahy troviĝas 17 km-ojn for.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1259 en formo "terra Fedemes". Ŝajnas, la tiamaj loĝantoj estis reĝaj abelistoj. En 1910 loĝis tie 562 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 369 da homoj, (329 hungaroj). Ekde 2007 la hungarlingva instruado ĉesis.