Brestovec, hungare Szilas estas malgranda vilaĝeto en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.
la vilaĝo situas sur ebenaĵo. Veľký Meder troviĝas 5, Komárno 30 km for. La komunumo kontaktiĝas kun Sokolce.
Laŭ la arkaikaĵoj hungaroj setlis ekde la 9-a jarcento. La unua mencio devenis dum regado de Ladislao la 4-a. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz. En 1921 loĝis en Brestovec 328 homoj (326 hungaroj). Inter 1938-1945 Szilas rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2004 loĝis Brestovec 486 da homoj (plejparte hungaroj).
Vilaĝservoj estas biblioteko, futbalejo.
En la iama Szilas naskiĝis hungara tradukisto, juristo, profesoro, esperantisto Zoltán Pázmány.