La komunumo estis loĝata dum la ferepoko. Dum regado de Ladislao la 4-a en 1267 la komunumo urbiĝis kaj samtempe ĝi ricevis privilegiojn: foirorajton, sendoganecon, senpagan pramon. La kampoj tiutempe apartenis al ĉefepiskopo de Esztergom, la loĝantoj okupiĝis pri terkulturo, bestbredado kaj fiŝkaptado. En 1349 reĝino Maria konstruis fortikaĵon havanta la nomon ranofortikaĵo por defendi la trapasejon. Ĝi situis iomete for de la nuna urbo. En 1511 la urbo jam havis fortajn murojn, tamen la turkoj rabis ĝin en 1576. Baroka fortikaĵo konstruiĝis en 1664, sed la turkoj bruligis la urbon en 1669. Armeo de Francisko Rákóczi la 2-a faris ruina la fortikaĵon en 1708. Fine aŭstraj armeoj bruligis la urbon en 1849. Poste dum la pacaj tempoj sur la riveroj akvomuelejoj funkciis, krome aperis ankaŭ la industria produkto. Post 1919 la tiama vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 la komunumo slovakiĝis.
Tiutempe Kolárovo estis en Ĉeĥoslovakio la plej granda vilaĝo. En 1954 eliĝis ekstera parto kaj formiĝis memstara vilaĝo Dedina Mládeže. En 1965 okazis granda inundo. Granda parto de la vilaĝo ruiniĝis. La tuta Ĉeĥoslovakio helpis la rekonstruon. La 14-an de oktobro1967 la komunumo reurbiĝis. En 2004 loĝis en la urbo 10 823 da homoj: