Animeo aŭ japanaj desegnitaj filmoj estas sendependa kultura fenomeno de Japanio, kiu havas grandegan influon al monda arto de animacio. Kvankam historion de animeo oni kalkulas ekde fondiĝo de Toei Animation en 1958, unuaj radikoj vere aperis en komenco de 20-a jarcento. Ekde tiam, la kulturo de animeo travivis multajn periodojn de disvastiĝo aŭ krizo.
La historio
Frua historio
En 2005, oni malkovris la plej maljunajn animeojn (alidire japanaj desegnitaj filmoj), kiuj estis faritaj en 1907, kiam oni spertis la okcidentajn metodojn por koncepti desegnitajn filmojn. Tiu animacio konsistis el ĉ. 50 kadroj, desegnitaj sur bendo de celuloido. En ĝi rolis knabo, kiu skribas kanĵiojn 活動写真 (movantaj fotografioj, tiel nomiĝis kino en tiatempa Japanio), kaj poste turniĝas al la spektanto kaj riverencas. Tuta filmo daŭris ĉ. 3 sekundojn. La aŭtoro de tiu animacio estas nekonata.[1][2]
En komenco de 20-a jarcento multaj animacioj estis kreitaj en Japanio. Preskaŭ ĉiuj el ili estis faritaj fare de entuziasmuloj kadre de tutmonda kulturo de frua animacio, kvankam administrantoj de kinejoj ofte subtenis ilin, aĉetante montro-rajtojn. Populara aŭtoro de tia tempo estis Oten Shimokawa, politika karikaturisto, kiun dungis Tenkatsu por krei kelkajn animaciojn. Ĝuste li faris en 1917 eble la unuan profesian kaj nomatan japanan animacion - Imokawa Mukuzo Genkanban no Maki (芋川椋三玄関番の巻 aŭ 芋川椋三玄関番之巻 - Historio de konsierĝo Imokawa Mukuzo)[3]. Entute li faris ĉ. 5 animaciojn, sed poste li ne plu povis labori pro maljuneco kaj malbona sano. En postaj periodoj japanaj desegnitaj filmoj iĝis pli longaj kaj profesie faritaj. Plej ofte en ili rolis bestoj - hundoj, katoj, vulpoj ktp. Eble en tiu periodo aperis tradicia japana maniero desegni la bestojn.
Multaj el fruaj animeoj enhavis satiran kaj politikan senton. En 1934 aperis 11-minuta filmo Norakuro, soldato de dua klaso, kiu alegorie protestis kontraŭ militismo. En la filmo temis pri malfortuna hundo, kiun oni varbis en besta armeo. Sed post invado de Japanio al Ĉinio en 1937, la naciismo kaj militismo de japana registaro igis ĝin fari fortan cenzuron kaj kontraŭmilitaj filmoj ne plu povis aperi. Ankaŭ aperis animeoj kun militpropagando, kreataj pro mendoj de la armeo. En 1940-aj jaroj japana registaro dungis na Mitsuyo Seo, aŭtoro de Norakuro, por krei militpropagandajn filmojn. Li kreis animaciojn Momotarō no Umiwashi (桃太郎の海鷲, Maraj agloj de Momotaro) en 1942 kaj Momotarō Umi no Shinpei (桃太郎 海の神兵, Diecaj maraj militistoj de Momotaro) en 1945. El la animeoj temis pri bestoj-maristoj, kiuj luktis kontraŭ teruraj demonaspektaj fremduloj (eble simbolantaj la Aliancajn trupojn, kiuj luktis kontraŭ Japanio dum Dua Mondmilito). Kvankam la animeoj estis militpropagandaj laŭ formo, la pacisma naturo de Mitsuyo igis lin enmeti kelkajn kontraŭmilitajn aludojn.
Toei kaj Mushi
Post fino de Dua Mondmilito japania ekonomio estis en krizo. Kvankam la ŝtato ne plu povis influi kaj cenzuri la anime-merkaton, pli ol 10 jarojn post la milito preskaŭ ne aperis novaj originalaj animeoj. Parte tio estis pro ke teknologio de animacio tiatempe iĝis multe pli komplika kaj hejmlaborantaj entuziasmuloj ne plu povis krei mond-nivelajn produktojn, kaj korporacioj ne kuraĝis investi en anime-studioj pro malfacila ekonomika situacio.
Nur en jaro 1956 aperis unua japana animacia studio - la Toei Animation, kaj en 1958 ĝi produktis unuan koloran animeon, nomatan Hakujaden. Tiel komenciĝis periodo de profesia animeo. Unuaj animeoj de tiu periodo estis tre usonemaj kaj similaj al filmoj de Disney laŭ desegnmaniero kaj kutimoj - ekzemple, en ili ankaŭ rolis parolantaj bestoj, oftis muzikaj kaj kantaj interludoj ktp. En animeoj de Toei tiaj kutimoj ekzistis ĝis fino de la 1970-aj, kaj la studio meme ekzistas eĉ nun.
En 1968 Toei aperigis na Taiyō no Ōji: Horusu no Daibōken (太陽の王子ホルスの大冒険 Horus, princo de la suno) fare de Takahata Isao - la eksperimenta, eĉ iom ŝokiga animeo. Multaj konsideras ĝin kiel la prafilmo de ĝenro de aŭtora aŭ arta animeo, al kiuj oni apartenigas multajn aktualajn sukcesegajn filmojn, eĉ tiujn de la Studio Ghibli.
La unua populara anime-serio nomiĝas Tetsuwan Atomu (鉄腕アトム) fare de studio Mushi Productions. Ĝi aperis inter 1963 kaj 1966 per elsendo en japana televido. Rigordire, ĝi ne estis la unua anime-seriaro (antaŭ ĝi elsendiĝis Otogi Manga Calendar en 1962), sed ĝi estas unua kiu havis stabilan aron de ĉefroluloj kaj unuigitan scenaron.
En la 1970-oj pli kaj pli kreskis la televido, kaj populareco de kinejoj malkreskis. Do multaj studioj esprimis subiron de la kinaj animeoj pro la konkurenco kun la televido, kiu montris sukces-seriojn kiel Mazinger Z aŭ Lupin III. Toei Animation ĉesigis kreadon de Disney-similaj muzikaloj kaj ekfaris televidseriojn. Mushi Production post dekjaro da prospero subite bankrotis kaj animaciistoj el ĝi disiris kaj kreis novajn studiojn, inkluzive legendajn Madhouse kaj Sunrise. Tio havis tre pozitivan efikon al anime-kulturo en la tuta, ĉar multaj junaj animaciistoj ekhavis eblecon por libera kreado kaj eksperimento.
Ekzemplo de tia eksperimento estis seriaro Heidi, Girl of the Alps de jaro 1974, kreita fare de Takahata Isao. Ĝi estis porinfana, sed samtempe ege realisma dramo. Malgraŭ granda skeptikismo de komercistoj, kiuj opiniis ke infanoj pli ŝatus ion fabelan aŭ fantazian, la serio havis enorman sukceson kaj en Japanio, kaj tutmonde. Kelkajn jarojn poste, Takahata, kune kun Miyazaki Hayao, kreis serion el ekranigoj de plej klasikaj verkoj de monda literaturo. La seriaro, nomata World Masterpiece Theatre, sukcese ekzistis ĝis la mez-1990-aj jaroj, kvankam ambaŭ Takahata kaj Miyazaki baldaŭ forlasis la projekton por realigi siajn novajn ideojn.
La glitmovo al kosmooperoj eĉ pli emfaziĝis tutmonde komence de la 1980-oj pro grava impulso de Star Wars. Tiam oni decidis krei plenan filmon laŭ la televida serio Uchū Senkan Yamato (宇宙戦艦ヤマト). Post apero de tiu filmo komenciĝis la t.n. Ora epoko de la animea movado. Ĝuste en tia tempo aperis la kulturo de otakuoj - admirantoj de animeoj kaj kosmooperoj trovis unu la aliajn, unuiĝis, kreis klubojn kaj ĵurnalojn. Unuaj anime-gazetoj estis Animage kaj Newtype.
Admirantoj de animeo ankaŭ aperis tiatempe en aliaj landoj, plej noteble en Usono. Tien importiĝis kaj elsendiĝis plej popularaj japanaj animeoj. En Usono estis granda emo priredakti la serion antaŭ elsendo. Usonaj reĝisoroj eltranĉis momentojn, kiujn trovis tro komplikaj por usona publiko aŭ "politike nekorektaj", rearanĝis la kadrojn kaj eĉ aldonis novajn scenojn por ŝanĝi la rezultan ideon. Ekzemple, Uchū Senkan Yamato post tia prilaboro elsendiĝis sub la nomo Star Blazers (1979). Gatchaman estis prilaboranta dufoje - en 1978 ĝi iĝis Battle of the Planets kaj en 1986G-Force. Kaj la plej klasika ekzemplo de reĝisora arbitro estas seriaro Robotech (1975), kiu estas kreata el tri diferaj animeoj: The Super Dimension Fortress Macross, Super Dimension Cavalry Southern Cross kaj Genesis Climber Mospeada. Kiel eblis, eksterjapaniaj otakuoj stebis akiri originalajn japanajn versiojn de la seriaroj, kaj poste krei amatoran tradukon aŭ subtitlojn. Sed en tiaj tempoj tiu ĉi tasko ne estis facila.
Ankaŭ grava okazo estis kunlaboraĵo de manga-artistino Takahaŝi Rumiko kaj animacia reĝisoro Osii Mamoru - animeo Urusei Yatsura. Pro granda sukceso de la kunlaboraĵo, ambaŭ ekhavis grandan popularecon. Takahaki daŭre kreis multajn popularajn mangaojn, kiuj igis ŝin kulta figuro en anime-kulturo. Osii, tamen, fajfis al admirantoj kaj laboris plejparte pri siaj propraj artaj projektoj. Kontraŭ mono kiun li enspezis pro ega sukceso de Urusei Yatsura, li ekhavis eblecon krei sendepende kaj senrigarde de populareco, kaj tiel li kreis multajn originalajn animeojn.
La aperanta kulturo de otakuoj mem komencis influi la anime-industrion. Kelkaj el unua generacio de otakuoj mem iĝis reĝisoroj kaj animaciistoj. La plej fama ekzemplo de tiu fenomeno - kompanio Daicon Films, kiu poste iĝis ege konata studio Gainax. Fondintoj de Gainax komencis sian karieron per kreado de kelkaj mallongaj animacioj por kontesto Daicon Scifi. Tiuj animeetoj iĝis tiom popularaj kaj enspezaj, ke la ĵuskreita studio povis krei na unu el plej multekostaj filmoj de tia tempo - Wings of Honneamise (1987).
Dume, Miyazaki Hayao iompostiome, sed certe konstruis sian estetikan universon, kiu skuegis Japanion. Jam en 1984, la filmo Kaze no Tani no Naushika (風の谷のナウシカ) intense stampis la estontajn aperojn. Sukcesego de Naushika ebligis Miyazaki kaj lian partneron Takahata Isao krei propran studion - la legendan Studio Ghibli. La unua filmo, eldonita sub tiu brando, estis Tenkū no shiro Rapyuta (天空の城ラピュタ, 1986), kiu ankaŭ estis ege sukcesa.
Alia grava invento de la Ora epoko estis la OVA-formato (el la angla Original video animation). Malsimile al filmoj kaj televidserioj, la OVA-oj celis disvastigiĝon unuavice per vendo de videokasetoj. Kelkaj el ili (ekzemple, Patlabor) poste estis montritaj en televido aŭ ekhavis daŭrigon kiel televidserioj, sed tio ne estis plej grava fonto de enspezo. Unua OVA estis Moon Base Dallos fare de Osii Mamoru (1983-1984). Dallos ne estis tre populara, verŝajne pro tro originala kaj "arteca" maniero de Osii, sed aperinta post iom da tempo Megazone 23 (1985) iĝis ege fama kaj enspeza. La OVA-formato ebligis ne nur testi la ideojn por filmoj kaj serioj, sed ankaŭ krei novajn stilojn - plej noteble, pornografion (hentajon) kaj aventuraĵojn, kiuj enhavis na tro da perforto, neakceptebla pro cenzuro de kino kaj televido. Ekzemple, en 1984 aperis eble la unua pure pornografia OVA-animeo Cream Lemon.
Krome, OVA-formato ebligis publiki eksperimentajn animeojn, kiuj estis nestandardaj laŭ formo, scenaro, tempo de daŭro ktp. En 1985 Osii Mamoru kun subteno de Suzuki Tosio eldonis sian novan eksperimenton Angel's Egg. Krome, aperis multaj aliaj eksperimentaj animeoj, kiel Take the X Train, Neo-Tokyo kaj Robot Carnival (ĉiuj en sama jaro - 1987).
Nur la Studio Ghibli sukcesis lerte sin malimpliki el la kaĉo kaj labori je novenkondukaĵoj. Ilia filmo Majo no takkyūbin (魔女の宅急便, 1989) ĉampionis laŭ enspezoj en la tuta jaro. Ĝi enspezis na pli ol 40 milionoj dolaroj.
La historia limo de la Ora epoko estas morto de "Dio de mangao" Tezuka Osamu, kiu sukcese laboris ekde 1960-aj jaroj kaj estis unu el plej gravaj artistoj, kiuj difinis la tutan imagon de animeo. Post kiam li mortis pro stomaka kancero en 1989, la tuta anime-industrio venis en krizon.
la 1990-aj
Post tiu ora epoko, kelkaj deklaris entutan malkvalitiĝon en la produkciaro, ĉar la monhavantuloj preferis investi fideblajn kaj jam spertitajn klasikaĵojn. Pro tio ne multaj povis vere krei novajn, eksperimentajn projektojn kaj la disvolviĝo de la ĝenro haltis. Krome, en 1989 estis arestita Miyazaki Tsutomu, japana seria murdisto kiu terure mortigis kvar malgrandajn knabinojn. Inter liaj posedaĵoj la polico trovis kelkajn hentajajn animeojn kaj mangaojn, kaj pro tio la policistoj nomis lin "La Murdema Otakuo". Vere li ne havis ion komunan kun otakuoj, sed tiu ĉi niknomo instigis grandan ondon de malamikemo kontraŭ otaku-movado kaj anime-kulturo en la tuta.
Eble la plej rimarkinda anime-projekto de tiu tempo estis serio Neon Genesis Evangelion (新世紀エヴァンゲリオン,1995). Ĝia reĝisoro Anno Hideaki el studio Gainax sub masko de banala Mecha kreis komplikan psikologian kaj filozofian scenaron kun multaj kaŝitaj sencoj. Anno mem estis otakuo, kaj onidire li celis krei serion por otakuoj. En serio pri malfortaj infanoj, kiuj devas teni grandegan respondecon al la homaro, li alegorie adresas personajn problemojn de otakuoj kaj ilian komunikon kun la socio. Oni ne scias, ĉu vere estis tiel, sed vere la serio iĝis ege populara plejparte inter matura publiko, dum infanoj kaj adoleskoj ĝin preskaŭ tute ignoris. En 1997 laŭ koncepto de seriaro aperis du plenaj anime-filmoj - Evangelion: Death and Rebirth kaj The End of Evangelion, kiuj klarigis kaj disvolvigis la scenaron.
Neon Genesis Evangelion baldaŭ iĝis konata tutmonde kaj ekigis kulton en anime-movado. Eĉ nun, pli ol 10 jarojn poste, vendiĝo de figuretoj de roluloj kaj aliaj akcesoraĵoj pri la serio estas sufiĉe granda kaj paĝaroj de admirantoj abundas en la reto. Vere, aperis eĉ aparta subĝenro de Mecha, t.n. post-Evangelion - animeoj pri gigantaj robotoj kun iu religia, psikologia aŭ filozofia subteksto. Ekzemploj de tiu ĝenro estas Rah-Xephon, Brain Powered kaj Gasaraki.
Krome, en 1990-aj filmiĝis gravaj animeoj Macross Plus (マクロスプラス, 1995) Kanojo no Omoide (1995) kaj Ghost in the Shell (攻殻機動隊, ankaŭ konata sub japana nomo Kōkaku Kidōtai), kiu atentigis la tutan teron per sia klera kaj implika rakonto. Eĉ sekvis dua epizodo de la filmo en 2004: Innocence (イノセンス) Vere, Ghost in the Shell ankaŭ estis grava pro ke ĝi kreis kaj popularigis la problemon: ĉu robotoj aŭ artefarita intelekto povas esti egalaj al homoj kaj kion ili devas havi por iĝi homoj. Tiujn problemojn antaŭe starigis multaj animeoj kiel Armitage III (1994), sed en Ghost in the Shell la temo estas prilaborita tiel detale, ke ĝi iĝis eĉ aparta ciberpunka filozofia skolo. Ghost in the Shell, kune kun pli olda animeo Megazone 23 (1985)[4], inspiris ideon de famega usona filmo The Matrix[5][6][7]
Fenomeno de Neon Genesis Evangelion ankaŭ instigis disvolvon de psikodeliaj animeoj. En malfruaj 1990-aj noktaj elsendoj de japaniaj televidkanaloj estis kutima grundo por strangaj, eksperimentaj kaj nestandardaj animeoj. Post apero de Serial Experiments Lain en 1998, aperas ondo de tiaj eksperimentoj. Plej rimarkindaj ekzemploj estas Boogiepop Phantom (2000), Texhnolyze (2003) kaj Paranoia Agent (2004).
Alia grava evento de la 1990-aj estas apero de simpla, sed enorme populara videoludo Pokemon. Surbaze de ĝi oni kreis eble la plej longan anime-serion en la historio de animeo (ĉiuj serioj el ĉiuj sezonoj de Pokemon kvantas pli ol 530). Krome, aperis du famegaj serioj por knaboj kaj knabinoj: knabojn celis Dragon Ball Z (la komenco de ĝenro pri luktosportajsuperherooj, kaj la knabinojn Sailor Moon (la komenco de tute nova ĝenro pri magiaj knabinoj - mahō shōjo).
La 2000-aj
En lastaj kelkaj jaroj en animeo komencis nova epoko de rapida disvolviĝo. La plej grava kialo estas disvastiĝo de animeo ekster Japanio - antaŭe anime-kulturo ekzistis nur en Azio kaj Usono, sed en malfruaj 1990-aj jaroj ĝi ankaŭ disvolviĝis en Eŭropo, Sudameriko kaj nun ne multas landoj en kiuj ne estus anime-kluboj aŭ ne eldoniĝus anime-gazetoj. Kreskas nombro de vendistoj de animeo kaj ankaŭ aperas novaj studioj kaj talentaj animaciistoj. Pro disvolvo de komputilaj teknologioj eblas krei grandajn kvantojn de bonkvalita animacio sen tro egaj elspezoj de mono nek tempo.
Komputila animacio ebligas relative facile krei tridimensian grafikon, kiu pli kaj pli vaste uziĝas en animeo. En multaj animeoj aperis tridimensiaj efektoj kaj scenoj, kaj kelkaj - ekzemple, Final Fantasy: The Spirits Within - estas plene renderitaj en 3D. En eksperimenta animeo GANTZ (2004) estas uzata difera maniero: la roluloj estas dudimensiaj kaj kreitaj en tradicia stilo de animeo, sed ĉiuj la fonaj objektoj estas 3D.
Ne tiel rimarkebla, sed eble eĉ pli grava ŝanĝo estas disvastigo de ciferecaj formatoj. Nun preskaŭ tuta prilaboro de bildoj, aranĝo de animeo, aldono de muziko kaj sonaj efektoj povas esti farita per komputilo. Eĉ la grafikaĵoj estas ofte desegnitaj per grafika tableto, sen iuj paperaj mediaĵoj. Nur antaŭ montro la animacio povas esti kopiita sur filmon, sed pro disvolvo de cifereca televido, VCD, DVD kaj komputilaj videoformatoj eĉ tio ne plu estas bezonata.
Novaj teknologioj ankaŭ helpis krei novajn nestandardajn, eksperimentajn filmojn. Studio Ghibli pruvis, ke ĝi ne lacas revolucii la anime-kulturon. Ĝi kreis na Mononoke Hime (もののけ姫, 1997), unu el plej multekostaj animeoj en historio. Onidire, Miyazaki mem kontrolis ĉiu el ĉ. 144000 kadroj de la animeo[8] kaj korektis ĉ. 80,000 el ili.[9]. Poste, li kreis na Sen to Chihiro no Kamikakushi (千と千尋の神隠し, 2001). Tiuj filmoj estis sukcesegoj kiuj elrabis ĉiajn premiojn kaj fariĝis la plej granda japana sukceso (eĉ antaŭ Titanic de James Cameron). Estonteco de la studio estas sendube stampita de la mez-2006-a Gedo Senki (ゲド戦記), verko de la filo de Hayao - Miyazaki Gorō.
Certe, krom eksperimentaj serioj ankaŭ eldoniĝas multaj standardaj, eĉ ŝablonaj, kiujn multaj opinias banalaj kaj nespektindaj. Verdire, tamen. nemaloftas animeoj kiuj sukcesas krei originalan kaj novaĵan scenaron eĉ surbaze de plej kanona lerneja dramo, kiel Love Hina (2000) kaj School Rumble (2005)
Post granda sukceso de Neon Genesis Evangelion aperas granda emo krei animeojn, kiuj precipe celas otakuojn. Adresi problemojn de otakuoj per animeoj estas tre laŭmoda. Krom psikologiaj kaj filozofiaj demandoj, estas pli facila vojo ŝatigi otakuon - erotikaĵoj kaj seksumaj aludoj. Estas populara kredo - kaj ĝi je granda parto veras - ke granda plimulto de otakuoj estas unusolaj junuloj kaj adoleskoj, kiuj ofte havas romantikajn sentojn pri anime-rolulinoj. Pro tio inventiĝis fenomeno, kiu estas nomita per angla vorto fanservice - malgrandaj erotikaj scenoj en serioj, ekzemple kiam en kadro videblas kalsonetoj de iu knabino aŭ ŝia nuda dorso ktp. Ankaŭ aperas pli poradultaj serioj, kiuj preskaŭ tute konsistas el erotikaĵoj. Tiuj serioj devas esti montreblaj per televido (almenaŭ en la nokto) kaj do vere pornografiaj scenoj en ili ne kutimas. Ekzemploj de tiu ĝenro estas Green Green kaj Hand Maid May (2003). Eĉ erotikaj serioj povas havi sufiĉe seriozan kaj pripensitan scenaron - kiel, ekzemple, Kanon (2002).
Alia maniero adresi otakuojn estas krei filmojn en kiuj rolas otakuojn. Vere, tiu emo komenciĝis jam dum Ora epoko per filmo Otaku no Video (1982) fare de studio Gainax. Sed en la 2000-aj aperis multaj filmoj pri oakuoj, kelkaj el kiuj - ekzemple, Genshiken (2004) - povas esti konsiderataj seriozaj esploroj de anime-kulturo.
Alia menciinda fenomeno de lastaj jaroj estas japana animaciisto Shinkai Makoto, kiu kreis liajn unuajn mallongajn animeojn She and Her Cat (1999, 5 min.) kaj Hoshi no Koe (2002, 25 min.) per si mem aŭ kun helpo unu amiko. Tiuj du filmetoj estis ege sukcesaj kaj en 2004 li kreis, kontraŭ akirita mono kaj subteno, plenlongan filmon Kumo no mukō, yakusoku no basho.
Oni prediktas ke pro kresko de komputila teknologio kaj faciliĝo de animacia procedo povas ree veni tempo, kiam unusolaj entuziasmuloj kaj hejmaj studioj povos konkuri kun grandaj anime-korporacioj.
Animeoj ekster Japanio
Animeo vaste influis la animacian industrion ekster Japanio. Pro granda sukceso de originalaj japanaj animeoj, multaj studioj en tuta mondo komencis krei animaciaĵojn kiuj laŭ desegnmaniero kaj esprimo similas al animeoj[10]. Ili estas kreataj en Nordameriko, Eŭropo kaj tra tuta Azio. Pro kresko de animea populareco en Okcidenta civilizo, tiu ĉi ĝenro iĝis grava parto de tuta okcidenta industrio.
Plej kutime oni nomas animeo nur la animaciojn kiuj estas kreitaj en Japanio[11]. Por eksterjapaniaj animeoj, aparte tiuj de Usono, estas foje uzata termino amerime aŭ americanime. La plej konataj ekzemploj de Okcidentaj animacioj, kiuj similas al animeo estas televidserioj Teen Titans kaj Batman Beyond[12]. Vere, tamen, kelkaj partoj de produktprocedo por Batman Beyond vere okazis en Japanio kaj en ĝi partoprenis japana animaciistoj. Seriaro Powerpuff Girls de Usona studio Cartoon Network havis grandan influon de animeo (aparte de tibi-desegnmaniero) kaj estis vere rekreita kiel pura animeo Demashita! Powerpuff Girls Z (kunlaboraĵo de Cartoon Network, Toei Animation kaj Aniplex).
Apero de animacioj tiel similaj al originalaj jamanaj animeoj povas redifini la terminon animeo[10][19][20]. Oni povas esperi, ke eventuale animeo iĝos ne pure japana, sed vere internacia fenomeno.