ANNO Hideaki (japane 庵野秀明 [Anno Hideaki]) estas japana reĝisoro de animeoj kaj filmoj. Li estas vegetarano. Anno Hideaki edziĝis kun manga-verkistino Anno Mojoko en 2002. Liaj laboroj diferencas per realeco, viveco kaj realeca montro de emocioj. Lia plej fama laboro estas "Neon Genesis Evangelion". Anno Hideaki laboras en la anime-studio "Gainax".
Laboroj
- Toppu ŭo Nerae! (OVA), 1988.
- Fuŝigi no Umi no Nadja (TV), 1990—1991.
- Neon Genesis Evangelion (TV), 1995—1996.
- Neon Genesis Evangelion: Morto kaj Renasko (filmo), 1997.
- Neon Genesis Evangelion: Fino de Evangelion (filmo), 1997.
- Kare Kano (TV), 1998—1999.
- Anime Tenĉu (OVA), 2002.
- Re: Cutie Honey (OVA), 2004.
- Toppu ŭo Nerae! La Filmo!!, (filmo), 2006.
- Evangelion: Novaj Filmoj (3-epizoda filmo), 2007—nun.
Neanimaciaj filmoj
Vidu ankaŭ