Nova Centjara Evangelio (japane: 新世紀エヴァンゲリオン [ŝin sejki evangerion]; hepburne: Shinseiki Evangerion, laŭvorte: Nova Centjara Evangelio) aŭ Evangelion (japane: エヴァンゲリオン [evangerion]) estas animeo produktita en la studio Gainax de reĝisoro kaj verkisto Anno Hideaki. Ĝi estas elsendita en Japanio ekde oktobro 1995 ĝis marto 1996 kiel 26 epizodoj. La unuaj serioj baziĝas sur la samnoma mangao "Nova Centjara Evangelio" de Sadamoto Joŝijuki, sed poste la anime-serio antaŭiĝas la mangaon kaj jam la bildliteraturo komencis verki sub influo de la animeo.
Aŭtoro de la bildliteraturo estis ankaŭ dezajnisto de animeaj roluloj. Scenaro estas verkita de 6 scenaristoj inkluzive de la reĝisoro Anno Hideaki.[1]
Laŭ la animeo estas kreitaj:
Intrigo
Jam pasis 15 jaroj post enigma globa katastrofo, okazinta en la jaro 2000. Nun, en la jaro 2015, revenis la forto danĝera por vivo de la homaro. La Teron atakas gigantaj estaĵoj, kiujn oni nomas "Anĝeloj". Oni ne scias, kio ili estas, ĉu ili estas formo de vivo aŭ roboto, el kie ili aperas kaj kion ili celas. La sola armilo en la tuta planedo, kiu povas batali kun ili, estas pilotata roboto "Evangelio" (mallonge "Eva"). Tiu robotoj estas kreataj laŭ avangardaj vivteknologioj de la sekreta organizacio "NERV", kiu okupiĝas pri defendo kontraŭ la invado al la Tero. Efikeco kaj eĉ ebleco de piloti tiun roboton dependas de tio, kiel piloto povas sinkronigi sin kun ĝi. La organizacio "NERV" asertas, ke ne ĉiuj havas tiun kapablon kaj elektas kelkajn lernantojn por tiu laboro. Pilotoj vivas kaj lernas en la speciala urbo Tokio-3, kie situas stabo de "NERV" kaj kiun ial atakas "Anĝeloj". Pilotoj, de kiuj dependas savado da la homaro, suferas pro fizika kaj psika doloro, kaŭzanta depremon. La estro de "NERV", patro de unu el la pilotoj, havas sekretan celon. Krom la oficiala batalo kontraŭ la "Anĝeloj", li samtempe okupiĝas pri Projekto de Kunlaboro, laŭ kiu animoj de homoj devas kuniĝi al unu.
La reĝisoro kaj ĉefa scenaristo Anno Hideaki provis krei personojn de la roluloj tiel, ke ili prezentiĝas diverse al diversaj spektantoj. Iu vidas en la rolulo historian, religian aŭ filozofian simbolon, kiam aliaj vidas sin mem. La roluloj emociiĝas pro traŭmaj pasintecaj okazoj kaj pro siaj personaj interrilatoj kaj problemoj. Ili devas speguli diversajn partojn de la personeco de Anno Hideaki.
La maskota rolulo de la animeo Nova Centjara Evangelio estas Sklatera pingveno, nome Pen Pen.
Aliaj Verkoj
Bildfabeloj
Animaciaj filmoj
- Nova Centjara Evangelio: Morto kaj Renasko (DEATH & REBIRTH シト新生 [Ŝito Ŝinsei]), 115 min., 15a de marto 1997;
- Nova Centjara Evangelio: Fino de Evangelio (Air/まごころを、君に [Eā/Magokoro ŭo, Kimi ni]), 19a de julio 1997:
- Epizodoj 25': Amo estas detruema (Air [Eā]), ĉ. 45 min.;
- Epizodoj 26': Unu pli fina: Mia pura kora por vi (ONE MORE FINAL まごころを、君に [Magokoro ŭo, Kimi ni]), ĉ. 45 min.;
- Evangelio: Novaj Filmoj (ヱヴァンゲリヲン新劇場版 [Ŭevangeriŭon Ŝin Gekiĝōban]):
- Evangelio: 1,0 Vi (ne) estas sola (ヱヴァンゲリヲン新劇場版:序 [Ŭevangeriŭon Ŝin Gekiĝōban: Ĝō], laŭvorte: Evangelio: Nova Filmo: Preludo), 98/101 min., 1a de septembro 2007;
- Evangelio: 2,0 Vi (ne) povas avanci (ヱヴァンゲリヲン新劇場版:破 [Ŭevangeriŭon Ŝin Gekiĝōban: Ha], laŭvorte: Evangelio: Nova Filmo: Paŭzo), 108/112 min., 27a de junio 2009;
- Evangelio: 3,0 Vi (ne) povas refari (ヱヴァンゲリヲン新劇場版:Q Evangerion Shin Gekijōban: Kjū], laŭvorte: Evangelio: Nova Filmo: Akcelado ("Q" estas por angla quickening)), 96 min., 17a de novembro 2012.
- Evangelio: 3,0 + 1,0 Trifoje iam (シン・エヴァンゲリオン劇場版 𝄇 [Ŝin Evangerion Gekiĝōban], laŭvorte: Nova Evangelio: Filmo), 155 min., 8a de marto 2021
Referencoj