La sistemo Hebon estas nomita laŭ la usona misiisto kaj lingvoesploristo James Curtis Hepburn, kiu en 1867 eldonis la unuan japanan-anglan vortaron 和英語林集成 Waei-Gorinshūsei (la unua vortaro kun rōmaji estis la japana-portugala vortaro 日葡辞書 Nippo Jisho eldonita en 1603). En la unua eldono de la "Waei-Gorinshūsei" Hepburn ankoraŭ uzis dzu anstataŭ zu, uye anstataŭ ue, kio anstataŭ kyo ktp. - la originala rōmaji de Hepburn ankoraŭ ne estis Hebon-shiki Rōmaji.
En 1885 la japana registaro komisiis la latinigon de la japana al grupo de japanaj kaj fremdlandaj sciencistoj, kaj Hepburn estis unu el tiuj. En 1886 Hepburn uzis la sistemon proponitan de la komisiono en la 3-a eldono de la Waei-Gorinshūsei (改正増補和英英和語林集成 Kaisei Zōho Waei-Eiwa Gorin Shūsei - "reviziita kaj pliampleksigita japana-angla kaj angla-japana grandvortaro"), kaj la komisiona sistemo poste ricevis sian nunan nomon kiel "sistemo de la vortaro eldonita de Hepburn": la Hepburn-Sistemo. La nomo de la komisiono estis 羅馬字会 Rōmajikai aŭ Rômazikwai - "Societo por la Latinigo de la Japana alfabeto"[1] kaj ĝia propono de 1885 nomiĝis: 羅馬字にて日本語の書き方 Rōmaji nite nihongo no kakikata ("maniero skribi la japanan latinskribe").
La sistemon Hepburn oni poste kelkfoje iomete ŝanĝis, sed la ŝanĝoj koncernas nur kelkajn esceptojn: en la originala sistemo la partikuloj へ he kaj を wo estis skribataj ye kaj wo (nune: e kaj o), kaj en certaj vortoj la silaboj ka kaj ga skribiĝis ankoraŭ kiel kwa kaj gwa, ekz. 火事 kwaji. Tiu sistemo nomiĝas 標準ヘボン式ローマ字 Hyōjun-Hebon-shiki Rōmaji "Norma Hepburn-sistemo".
En 1954 aperis la 3-a eldono de la "Kenkyusha's New Japanese-English Dictionary" uzanta novan version de la Hepburn-sistemo, en kiu la silabfina ん n estas ĉiam skribita kiel n, neniam kiel m (ekz. kanpai). Tiu nova sistemo nomiĝas 修正ヘボン式ローマ字 Shūsei Hebon-shiki Rōmaji "Reviziita Hepburn-sistemo", kaj estas nun la plej uzata sistemo en modernaj vortaroj.
Malgraŭ la intenco de la japana registaro, kiu preferas la japanan Kunrei-sistemon, post 1960 la uzo de la angla-orientiĝa Hepburn-sistemo disvastiĝis en Japanio; ankaŭ eksterlande la uzo de la portugala, nederlanda, germana, kaj franca transskribsistemoj anstataŭiĝis per la "angleca" Hepburn-sistemo, kiu mondvaste estas nun la plej uzata sistemo por la transskribado de la japana.
Leĝa statuso
Hepburn baziĝas sur la angla fonologio, ne la japana, kaj longe alfrontis kontraŭon en Japanio. Interalie, la 21-an de septembro1937, la 3-a kabineta ordono deklaris anstataŭan sistemon nune ĝenerale konatan kiel Kunrei - la japana oficiala latiniga sistemo. Tamen tio estis renversita de la Plejsupra komandanto de aliancaj potencoj dum Okupado de Japanio. La 1-a kabineta anonco redeklaris sistemon Kunrei en 1954 kun rimarkigoj.
En 1972, reviziita versio de Hepburn iĝis kodigita kiel ANSI-normo Z39.11-1972. Ĝi estis proponita en 1989 kiel ISO 3602, tamen estis rifuzita favore al Kunrei. La Z39. La normo de 11-1972 estis aboliciita la 6-an de oktobro1994.
En multaj aliaj kampoj en kiuj mankas jura normo, Hepburn restas kiel la fakta normo. Indikoj kaj anoncoj en urbaj oficejoj kaj policostacioj, ĉe sanktejoj, temploj kaj turistaj allogaĵoj ankaŭ uzas ĝin.
Angla-lingvaj gazetoj kaj amaskomunikiloj uzas la simpligitan formon de Hepburn. Urboj kaj prefektujoj uzas ĝin en informiloj por anglalingvaj parolantoj kaj vizitantoj, kaj anglalingvaj eldonaĵoj de la japana Ministrejo pri eksterlandaj aferoj uzas simpligitan Hepburn.
Oficiala turisma informo eldonata de la registaro uzas ĝin en gvidlibro pri Japanio.
Multaj studentoj lernantaj la japanan kiel fremdan lingvon uzas la Hepburn-sistemon.
Normaj variantoj de la Transskribo Hepburn
Tri normaj variantoj de Hepburn ekzistas.
La unua estas la Tradicia Hepburn-sistemo, kiu skribas longajn vokalojn kaj silabfinan n diversmaniere.
La dua estas la Reviziita Hepburn-sistemo, reviziita versio de la tradicia Hepburn, kiu skribas silabfinan n kiel m malantaŭ kelkaj konsonantoj, estas ne plu uzata. Tiu ĉi sistemo estas uzata de Biblioteko de Kongreso. (La termino Reviziita Hepburn foje signas la Modifita Hepburn).
La tria estas la Modifita Hepburn-sistemo. Tiu ĉi versio entenas trakton pri longaj vokaloj (uzo de makrono) kaj skribas silabfinan n ĉiam kiel n. Ĝi estis adoptita de ĉefaj vortaroj (ekz. la Pocket Kenkyusha Japanese Dictionary eldonita de Oxford University Press), tamen la uzo ankoraŭ restas ĉefe por lingvistoj. (La termino Modifita Hepburn foje signas la Reviziita Hepburn)
En Japanio, tri normoj efikas.
La regulo pri Fervojaj Indikiloj (鉄道掲示規定, la anonco 398 de Ministrejo pri Transporto je 26-a de julio1947[2]) postulis modifitan Hepburn por fervojaj indikiloj en sia 11-a artikolo. Ĝi uzas makronon por longaj vokaloj kaj skribas silabfinan n kiel m antaŭ b, m kaj p. Ĝi uzas strekon kiel dividilon inter m, n kaj sekvantaj vokaloj a, e, i, o, u, y. Ĝi skribas duobla-konsonantan cch kiel tch. La regulo nuliĝis je 30-a de septembro1950. Ĉiuj JR-fervojoj kaj ĉefaj privataj fervojoj uzas tiun ĉi normon por nomoj de stacioj. Tamen, multaj privataj fervojoj uzas proprajn normojn.
La validigaj reguloj de la juro pri pasporto (旅券法施行規則 la 11-a ordono de la Ministrejo pri eksterlandaj aferoj je la 8-a de decembro1989[3]) en sia la 5-a Artikolo 2 reguligas uzon de Hepburn por skribi en pasportoj [4]). Ĝi skribas silabfinan n kiel m antaŭ b, m kaj p. Ĝi skribas longan o kiel oh sed ne markas aliajn longajn vokalojn. Ĝi skribas duoblan konsonanton de cha, chi, cho, chu kiel tcha, tchi, tcho, tchu.
La Ministrejo pri lando, substrukturo kaj transporto kodigis la gvidlinion pri kompletigo por glatigi movon sur vojoj (2002) [5], kie en ĉapitro 7-3-4-3 reguligas la uzon de la Hepburn-sistemo por la latina skribo sur vojoindikiloj laŭ la Normo pri instaligo de vojoindikoj kaj ĝia klarigo (道路標識設置基準・同解説) de Japana asocio pri vojo [6]. (La klarigo pri ĝi estas sur retejo de KICTEC:[7]). Ĝi skribas silabfinan n kiel n. Ĝi ne markas longajn vokalojn.
Trajtoj de Hepburn
La ĉefa trajto de Hepburn estas tio ke ĝia literumo baziĝas sur angla fonologio. Pli teknike, kiam japana silabaro enhavas "malstabilan" konsonanton por la moderna parolata lingvo, la ortografio ŝanĝiĝas je io, kio laŭ la angla prononcmaniero pli ĝuste trafas la veran japanan sonon: ekzemple し estas skribata kiel shi sed ne *si.
Iuj lingvistoj kontraŭas al Hepburn, ĉar ĝia prononco-bazita literumado povas malklarigi la sisteman originon de japana fonetika strukturo, fleksioj kaj konjugacioj. Subtenantoj argumentas ke Hepburn ne celas esti lingvistika ilo.
Partikulo
Kiam he へ estas uzata kiel partikulo, ĝi estas skribata e.
Kiam ha は estas uzata kiel partikulo, ĝi estas skribata wa.
Kiam wo を estas uzata kiel partikulo, ĝi estas skribata o.
Longaj vokaloj
En Tradicia kaj reviziita Hepburn
La longaj vokaloj o kaj u estas montrataj per makrono ekz. longa o estas skribata kiel ō.
En vortoj de la Japana aŭ la Ĉina origino, la longa vokalo e estas skribata kiel ei.
En vortoj de la Japana aŭ la Ĉina origino, la longa vokalo i estas skribata kiel ii.
En vortoj de fremda origino, ĉiuj longaj vokaloj e estas skribataj per makronoj.
En modifita Hepburn:
Ĉiuj longaj vokaloj estas skribataj per duobligita vokalo, ekz. longa o estas skribata kiel oo.
La kombino ei estas prononcata kiel klaraj sonoj en kazo (?) ekz. en la vorto Supein (スペイン), signifanta "Hispanio".
Silabfina n
En tradicia Hepburn:
Silabfina n (ン) estas skribata kiel n antaŭ konsonantoj, sed kiel n' (kun apostrofo) antaŭ vokaloj kaj y. Ĝi estas skribata kiel m antaŭ aliaj labialaj konsonantoj, t.e. b, m kaj p.
En Reviziita Hepburn:
La uzo m antaŭ labialaj konsonantoj estas ne uzata, oni ĉiam uzas n. La sistemo skribas n' antaŭ vokaloj kaj y.
En Modifita Hepburn:
Silabfina n estas ĉiam skribata kiel n kun makrono (n̄)), samkiel oni skribas longajn vokalojn en tradicia Hepburn. Pro tio, la uzo de la apostrofo ne necesas.
Duoblaj konsonantoj
Duoblaj konsonantoj estas markataj per duobligo de la konsonanto malantaŭ la sokuon っ, escepte por sh→ssh, ch→tch, ts→tts.
Variaĵoj
Jen estas variaĵoj de la Hepburn-sistemo en la indikado de la longaj vokaloj ō kaj ū.
Tōkyō: skribata per makronoj. Tiu ĉi estas laŭ la reguloj de la Tradicia kaj Reviziita Hepburn-sistemoj, kaj estas konsiderata norma.
Tokyo: tute ne indikata. Tiu ĉi estas komuna por japanlingvaj vortoj kiuj estas adoptitaj en la angla. Tiu ĉi estas ankaŭ la konvencia uzo en la de facto-a Hepburn uzata en indikiloj kaj aliaj anglalingvaj informiloj pri Japanio, menciitaj en la paragrafo pri leĝa statuso.
Tôkyô: indikata per cirkumfleksoj. Uzo de cirkumfleksoj por indiki longon estas uzata en alternativa Nihon-shiki kaj Kunrei-shiki-sistemoj. Cirkumfleksoj estas ofte uzataj en dokumentoredaktilo kiu ne kapablas makronojn. Dank'al disvastiĝo de Unikodo, tio ĉi iĝas malofta.
Tohkyoh: indikata per "h". Tiu ĉi estas foje konata kiel "pasporta Hepburn", ĉar la Japana Ministrejo pri eksterlandaj aferoj regulas (tamen ne devige) tiun ĉi uzon por pasportoj.[8]
Toukyou: skribata uzante kanaon, literumo ō kiel ou aŭ oo kaj ū kiel uu. Tiu ĉi estas foje nomata wāpuro-stilo, ĉar oni tiel enigas tekston en dokumentoredaktilon (wādo purosessā el la angla word processor) per tajpilo en latina alfabeto. Tiu ĉi metodo plej ĝuste esprimas la manieron kiel vokaloj estas skribataj en kanao, diferencante inter おう (kiel en とうきょう [東京], skribata Toukyou en tiu ĉi sistemo) kaj おお (kiel en とおい [遠い], skribata tooi en tiu ĉi sistemo).
Tookyoo: skribata per duobligo de la longaj vokaloj. Tiu ĉi estas laŭ la reguloj de la Modifita Hepburn-sistemo, tamen estas antaŭ komuna kiam oni skribas vortojn de fremd-originalo sen referenci iujn sistemojn, ekz. paatii por パーティー ("festeto") anstataŭ pātī. Tiu ĉi estas uzata en la transskriba sistemo JSL.
Tabelo de Hepburn-Transskribo
Por Hiragana
あ a
い i
う u
え e
お o
(ya)
(yu)
(yo)
か ka
き ki
く ku
け ke
こ ko
きゃ kya
きゅ kyu
きょ kyo
さ sa
し shi
す su
せ se
そ so
しゃ sha
しゅ shu
しょ sho
た ta
ち chi
つ tsu
て te
と to
ちゃ cha
ちゅ chu
ちょ cho
な na
に ni
ぬ nu
ね ne
の no
にゃ nya
にゅ nyu
にょ nyo
は ha
ひ hi
ふ fu
へ he
ほ ho
ひゃ hya
ひゅ hyu
ひょ hyo
ま ma
み mi
む mu
め me
も mo
みゃ mya
みゅ myu
みょ myo
や ya
ゆ yu
よ yo
ら ra
り ri
る ru
れ re
ろ ro
りゃ rya
りゅ ryu
りょ ryo
わ wa
ゐ i
ゑ e
を wo
ん n
が ga
ぎ gi
ぐ gu
げ ge
ご go
ぎゃ gya
ぎゅ gyu
ぎょ gyo
ざ za
じ ji
ず zu
ぜ ze
ぞ zo
じゃ ja
じゅ ju
じょ jo
だ da
ぢ (ji)
づ (zu)
で de
ど do
ぢゃ (ja)
ぢゅ (ju)
ぢょ (jo)
ば ba
び bi
ぶ bu
べ be
ぼ bo
びゃ bya
びゅ byu
びょ byo
ぱ pa
ぴ pi
ぷ pu
ぺ pe
ぽ po
ぴゃ pya
ぴゅ pyu
ぴょ pyo
Ruĝaj literoj estas arkaiĝintaj en moderna Japana lingvo.
Por norma Katakana
ア a
イ i
ウ u
エ e
オ o
ヤ ya
ユ yu
ヨ yo
カ ka
キ ki
ク ku
ケ ke
コ ko
キャ kya
キュ kyu
キョ kyo
サ sa
シ shi
ス su
セ se
ソ so
シャ sha
シュ shu
ショ sho
タ ta
チ chi
ツ tsu
テ te
ト to
チャ cha
チュ chu
チョ cho
ナ na
ニ ni
ヌ nu
ネ ne
ノ no
ニャ nya
ニュ nyu
ニョ nyo
ハ ha
ヒ hi
フ fu
ヘ he
ホ ho
ヒャ hya
ヒュ hyu
ヒョ hyo
マ ma
ミ mi
ム mu
メ me
モ mo
ミャ mya
ミュ myu
ミョ myo
ラ ra
リ ri
ル ru
レ re
ロ ro
リャ rya
リュ ryu
リョ ryo
ワ wa
ヰ i
ヱ e
ヲ wo
ン n
ガ ga
ギ gi
グ gu
ゲ ge
ゴ go
ギャ gya
ギュ gyu
ギョ gyo
ザ za
ジ ji
ズ zu
ゼ ze
ゾ zo
ジャ ja
ジュ ju
ジョ jo
ダ da
ヂ (ji)
ヅ (zu)
デ de
ド do
ヂャ (ja)
ヂュ (ju)
ヂョ (jo)
バ ba
ビ bi
ブ bu
ベ be
ボ bo
ビャ bya
ビュ byu
ビョ byo
パ pa
ピ pi
プ pu
ペ pe
ポ po
ピャ pya
ピュ pyu
ピョ pyo
Ruĝaj literoj estas arkaiĝintaj en la moderna Japana lingvo.
Por etendita Katakana
Tiuj estas ĉefe uzataj por prezenti la sonojn en vortoj de aliaj lingvoj. La plejparto el tiuj estas ne formale normigitaj kaj iuj estas tre malofte uzataj.