Kaŭboj Bibap (japane: カウボーイビバップ [kaubōjbibappu]; hepburne: Kaubōi Bibappu, angle: Cowboy Bebop) estas japana animeo kaj samnoma mangao, bazita sur la animeo. La reĝisoro de animea serio estis Ŭatanabe Ŝiniĉiro kaj la ĉefverkisto estis Nobumoto Kejko. La studio, kiu eldonis la serion, nomiĝis Sunrise. La serio konsistis de 26 epizodoj, en kiuj temis pri aventuroj de grupo de krimulkaptistoj, kiuj vojaĝas tra kosmo en sia kosmoŝipo "Cowboy Bebop" en la jaro 2071. Pro komerca sukceso de la serio, studio Sony Pictures decidis eldoni plenan filmon Cowboy Bebop:Knockin' on Heaven's Door kaj du ludoj por PlayStation kaj PlayStation 2.
Eksteraj ligiloj