Historio de Usono

La hodiaŭ nomita lando Usono (United States of America) ŝprucis de la brita kolonizado de Nord-Ameriko, ĉefrolita de britaj enmigrintoj kiu fondis per ondegoj, inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj, dek tri koloniojn en la atlantika marbordo de la nordamerika subkontinento, lokitaj oriente de la Apalaĉoj. Ĉi tiuj kolonioj lokis inter la francaj posedoj de Kebekio kaj Luiziano.

Prahistorio

Homoj unuafoje venis al la teritorio de la nuna Usono ĉirkaŭ -35 000 el Siberio al Alasko (tiam kunigita per seka tero), probable sekvantaj la bestojn kiujn ili ĉasis. Dum la Glacia Epoko la amerikanoj ĉasis grandajn bestojn. Kennewick Man

1000

Vikingoj esploris kaj eble eĉ enloĝis laŭ la nordorienta marbordo, sed ĉiu ajn kolonio mallonge daŭris. En la 1400-aj jaroj, iuj eŭropanoj fiŝkaptis en la maro apude. Kristoforo Kolumbo atingis Puerto-Rikon en 1493.

1500

Eŭropanoj esploris la nunan Usonon, serĉante oron kaj mallongan vojon al Ĉinio, Barato kaj al la Insuloj de Spicoj (la nuna Indonezio).

1513- Ponce de León malkovris Floridon. 1520-1526 Francisco Gordillo, Esteban Gómez kaj Lucas de Ayllón navigis longe de la orienta marbordo de Usono, ankaŭ en la rivero Hudsono. 1526- Ayllón faris hispanan kolonion en Sud-Karolino (San Miguel de Guadalupe). 1539- Hernando de Soto kaj siaj viroj veturas tra Florido, Georgio, Nord-Karolino, Sud-Karolino, Tenesio, Alabamo, Misisipio, Arkansaso, Luiziano. Li malkovris kaj transiris la Misisipon Riveron en 1541. 1940- Francisco Vásques de Coronado veturis tra Arizono, Nov-Meksiko, Kansaso, Oklahomo, kaj Teksaso. 1550- Arellano fondis Pensacola. 1565- Menéndez De Avilés fondis la unuan urbon en Usono, San Agustín (Saint Augustine), Florido. 1607- La britoj fondis Jamestown, Virginio, kiu estis la unua daŭra angla kolonio.

1600

Eŭropo kolonias la nunan Usonon: Britio laŭ la orienta marbordo, Nederlando ĉirkaŭ Novjorko, Francio ĉirkaŭ Novorleano, kaj Hispanio en Florido kaj la nuna sudokcidenta Usono. Dum la jarcento, Britio forprenis Novjorkon for de Nederlando.

Britoj tiam metis la fundamenton de usona socio kaj kulturo. Sed ne estis la sama socio kaj kulturo tra la tuta kolonia Usono: en la sudo, kiel en la sukeraj insuloj de la Kariba Maro, viroj venis por riĉiĝi, precipe per plantado de tabako kaj kotono. Sed en la nordo, viroj venis ne por profito sed pro religia libereco. Sekve tiuj ne intencis reveni al Eŭropo sed kunportis siajn familiojn. Plue, eĉ se ili dezirus profiton per plantado, la tero de la nordo estis tro ŝtonema kaj la vetero fridema. Do kiam la religia fervoro velkis, ili sin turnis ne al la tero por gajni panon, sed al la maro kaj komerco, konstruante ŝipojn kaj komercante inter Afriko (sklavoj), Ameriko (sukero, tabako, kotono) kaj Eŭropo (artefaritaĵoj) -- la tiel nomata komerco triangula.

Ĉi tiu malsamo inter la nordo kaj sudo profunde formigis Usonon.

En la sudo, pro la deziro por profito per plantado kaj pro supereco de pafoforto, eŭropanoj facile forprenis multe da tero el la amerikanoj. Sed ili forprenis pli da tero ol ili povas memlabori. Do ili bezonis laborantojn. Sed Eŭropo ne ankoraŭ havis milionojn aŭ eĉ dekmilojn da homoj malriĉaj kaj senokupaj. Do la plantistoj sin turnis al Afriko por laborantoj.

Per preteksto de religio, afrikanoj estis sklavigitaj por labori en kampoj de tabako kaj kotono. Sed kiam la afrikanoj kristaniĝis, raso anstataŭigis religion kiel preteksto. Do tiele ekestis en Usono rasismo kaj la rasoj blanka kaj nigra. Tabako kaj kotono ne ankoraŭ nun regas la usonan ekonomion, sed raso ankoraŭ regas usonan socion. La potenco de tradicio kaj kutimo.

Je la fino de la jarcento, divido de laboro laŭ koloro subtenis la ekonomian: la blankaj (eŭropanoj) ŝtelis teron for de la ruĝaj (indianoj), pereigante ilin per kuglo, malsano kaj forta drinkemo, kaj, por labori la teron, sklavigi la nigrajn (afrikanoj), kaj tiam enpoŝigis la profiton.

Kompreneble, la realo ne estis tiel klara kaj elstara. Fakte, la plimulto de la blankuloj, eĉ en la sudo, ne havis sklavojn, kaj eĉ la blankaj plantistoj ne enpoŝigis la plimulton da la profito: anstataŭ tio iris al la poŝoj de la komercistoj de Liverpool, Londono kaj aliaj Eŭropaj havenoj. Ne surpriziĝu: memoru ke Usono tiama havis ekonomion kolonian.

1700

Dum la 18-a jarcento, en la amerikaj kolonioj de Britio, evoluis aparta kulturo.

La Pensilvania Ribelo de 1783, konata en angla kiel Pennsylvania Mutiny of 1783 aŭ Philadelphia Mutiny (Filadelfia Ribelo), estis kontraŭ-registara ribelo de ĉirkaŭ 400 soldatoj de la Kontinenta Armeo en Filadelfio, Usono, Junio de 1783. La ribelo, kaj la malakcepto fare de la pensilvania registaro "Executive Council of Pennsylvania" haltigi ĝin, finfine rezultis en la fakto ke la Kongreso foriru el Filadelfio kaj en la kreado de federacia distrikto por funkcii kiel la nacia ĉefurbo.

Helpe de francaj armeoj, la usonanoj militis kontraŭ Britio por sia sendependeco (1776) kaj verkis konstitucion (1787) kiu ankoraŭ validas.

La revoluciuloj fondis la politikan sistemon de Usono, uzinte la ideojn de Locke, la brita filozofo. Tio estas evidenta en la "Deklaracio de Sendependeco":

Ni supozas ĉi tiujn verojn esti memevidentaj: ke ĉiu homo estas kreita egala, ke ili estas dotitaj de sia Kreinto per iuj nealiproprigeblaj rajtoj, ke inter ĉi tiuj estas vivo, libereco kaj la kurado post feliĉeco; ke por teni ĉi tiujn rajtojn, registaroj estas starigitaj inter homoj, havante siajn justajn potencojn de la konsento de la regatoj; ke kiam iu ajn formo de registaro fariĝas detruema al ĉi tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ renversi ĝin kaj starigi novan registaron, kuŝante ĝian fundamenton sur tiaj principoj, kaj organizante ĝiajn potencojn en tian formon kiu ŝajnas al ili la plej probable efiki sian sekurecon kaj feliĉon.

- Thomas Jefferson, "La Deklaracio de Sendependeco", 1776

La konstitucio de Usono starigis tribranĉan registaron, konsistante el 1) Prezidanto kaj administracio, 2) dukamera Kongreso de Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj, kaj 3) Supera Tribunalo. Ĉiuj branĉoj havas apartajn potencojn por kontroli kaj bridi la ceterajn. La konstitucio ne tuj liberigis la sklavojn (sed sklavecon ĝi abolis per amendo en 1865 post sangega interna milito), kaj en la komenco permesis internacian sklav-komercon nur ĝis 1808. La konstitucio fariĝis la plej alta leĝfonto en Usono, sed nur post la aldono de la Rajtaro, kiu interalie protektis liberecon en parolo, presado, kuniĝado, religio, kaj donis specialajn protektojn por protekti la rajtojn de akuzitoj. Plue, la Rajtaro garantiis la rajton posedi armilojn.

Triumfinta generalo de la Usona Revolucio George Washington fariĝis la unua Prezidento de Usono sub la Konstitucio en 1789. La unua Vicprezidento estis John Adams, alia revoluciano.

1800

Usonanoj akiris, per milito kaj aĉetado, Alaskon kaj la nunan okcidentan duonon de la lando (el Misisipio al Kalifornio). Dum la jarcento la usonanoj eventuale venkis la indiĝenajn usonanojn kaj puŝis ilin sur teroj kie kondiĉoj tiam kaj nun estas tre povraj.

En la 1860-aj jaroj Usonon konsumis la milito inter la sudo kaj la nordo ĉefe pro sklaveco, la unua moderna milito laŭ iuj. La 20-an de decembro 1860, Sud-Karolino secesiis el la Unio kaj 10 aliaj sudaj ŝtatoj sekvis kaj kreis novan union, la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. La nordo, sub la prezidenteco de Abraham Lincoln, venkis la sudon en la Usona Enlanda Milito kaj liberigis la sklavojn. Sklaveco estis aboliciita en Usono en 1865. Post la milito, tri konstituciaj amendoj ŝanĝis la staton de la ekssklavoj: 13a por liberigi kaj malpermesi por ĉiam nevolan laboron, 14a por doni (al ĉiuj) egalajn rajtojn ĉe la landa registaro kaj ŝtataj registaroj, kaj la 15a por ebligi ke ili povas baloti. La Rekonstrua Epoko, nome periodo en la usona historio kiu daŭris el 1865 ĝis 1877 post la Usona Enlanda Milito (1861–65), markis gravan epizodon de la historio de la lukto por civilaj kaj politikaj rajtoj en Usono. Rekonstruo klopodis finigi la restaĵojn de la konfederacia secesio kaj de la jam aboliciita sklaveco, kio faris la ĵus liberigitajn eks-sklavojn civitanoj havantaj civilajn rajtojn klare garantiigitajn per tri novaj konstituciaj amendoj. Rekonstruo aludas ankaŭ al klopodoj transformi la 11 Sudajn, iamajn konfederaciajn ŝtatojn, direktitaj de la Kongreso, kaj al la rolo de Uniaj ŝtatoj en tiu transformado.

Dum okupado en la sudo, la rajtoj de ekssklavoj estis protektitaj, tamen post la okupo, la situacio de nigrahaŭtuloj en la sudo mizeriĝis. Ili restis malegalaj kaj multe da la nigraj laboris por blankaj bienistoj kontraŭ malmulta pago. Multaj ege suferis sen registara helpo ĝis la 1950-aj jaroj.

Post la milito usona ekonomio rapide industriiĝis. Je la fino de la jarcento, Usonanoj fariĝis unu el la ĉefaj ekonomioj en la mondo.

1900

La dudeka jarcento estas foje nomata la "Usona jarcento" pro granda influo de Usono al la cetera mondo. Dum la 20a jarcento, Usonanoj batalis du mondmilitojn kontraŭ Germanio, malvarman militon kontraŭ Sovetunio, fariĝis monda potenco, paŝis sur la luno kaj inventis la aviadilon, kuracon kontraŭ polio, televidon, komputilon, rokmuzikon, ĵazon, atombombon, Mickey Mouse, McDonald's, Unikson, la Interreton kaj la kreditkarton.

Dum la 1960-aj jaroj, trans la maro ĝi batalis por alianca registaro en Suda Vjetnamio kontraŭ Norda Vjetnamio, kiun subtenis komunistoj. Dum la sama jardeko, okazis granda maltrankviliĝo, grandparte inter generacioj; ĉe unu flanko la generacio de la dua milito, kaj ĉe la alia, ties gefiloj. Amasoj da homoj protestis la militon kaj akceptis "kontraŭkulturon" en kiu estis akceptataj libero por uzo de drogoj, malkonformeco kaj malamo por aŭtoritateco. Aliflanke murdistoj pafmortigis bonkonatajn politikistojn (la fratoj Kennedy, Johano kaj Roberto, Malcolm X, Martin Luther King). Okazis granda ekspansio de homrajtoj fare de la Usona Alta Kortumo, kiu klarigis multajn partojn de la Konstitucio por protekti la rajtojn de akuzitojn, kaj fare de Kongreso, kiu faris la Akton de Civitanaj Rajtoj de 1964

En la 1970-aj jaroj, pro la Vjetnama milito kaj skandalo de Nixon, kreskis malfido kiu mildiĝis nur dum la jaroj de Ronald Reagan. Nixon demisiiĝis pro skandalo, kaj lia posteulo Ford malpopulariĝis pro pardoni Niksonon. En 1976, Usono agnoskis sian ducent-jariĝon per publikaj festoj dum la tuta jaro. La saman jaron, la popolo elektis Jimmy Carter Prezidanton, kies kampanjo forte emfazis ke li estis "eksterulo" rilate Vaŝingtonon. En sportoj, bokso populariĝis per la eventoj de Muhammad Ali, kaj "ekstremaj sportoj" vere naskiĝis per riskantoj kiaj Evel Kneivel.

La 1980-aj jaroj estis la epoko de Reagan, kiu intervenis tutmonde, okupis kontraŭan rolon kontraŭ Sovetunio, kaj lanĉis la programon "Stategian Defendan Iniciativon", kiu estas armilo lokota en kosmo por defendi kontraŭ interkontinentaj nukleaj misiloj. La programo, kiu ebligis la ideon de venkebleco en atoma milito, allogis kritikojn, sed helpis krei psikologian avantaĝon. La sekvanta armila konkurenco fine bankrotigis Sovetunion. Tiun saman jardekon, populariĝis kabla televido kaj ĝiaj multaj kanaloj (MTV, ESPN, HBO, ktp). En muziko, cifereca muziko en kompaktdiskoj forpuŝis gramofonajn diskojn kaj hejmaj vidbendaj maŝinoj fariĝis ege popularaj, ŝanĝante hejman distradon revolucie.

En la 1990-aj jaroj, Usono gvidis koalicion en la unua milito en persgolfa regiono, por liberigi Kuvajton kontraŭ Iraka okupacio. Malgraŭ venko en tiu milito, la publiko elektis Bill Clinton kaj ne la venkintan prezidenton George H. W. Bush. Pro interreto, la ekonomio spertis grandan ekspansion kun novaj kaj novspecaj retaj kompanioj. Granda plimulto de informo-tenado fariĝis cifereca, kaj por unua fojo estis eldonita rete. En 1995 Usono intervenis kontraŭ iama Jugoslavio, helpis krei pacon en Bosnio (almenaŭ provizoran) kaj obsedis pri la murda proceso de O. J. Simpson, kiu malkaŝis vastajn malsamopiniojn inter rasoj en la lando. En 1999 Usono partoprenis NATO-an militan kampanjon kontraŭ Jugoslavio por haltigi ties agojn kontraŭ ribelantoj en Kosovo.

En 1998 la amora afero de William J. Clinton kun Monica Lewinsky estis malkovrita dum la proceso de Paula Jones kontraŭ Clinton. La afero Lewinsky, tamen, ne povis renversi Clinton-on. Anoj de la kontraŭa partio provis eksigi Clinton pro mensogi ĵurinte. La voĉoj por renverso mankis en la Senato; la Demokratanoj estis tute fidelaj al la Prezidento, kaj ne ĉiuj Respublikanoj donis voĉojn kontraŭ li.

Je marto 2000 la ekonomio dot.com atingis sian pinton.

La voĉdonado de 2000 por prezidento inter George W. Bush kaj Al Gore finiĝis egale en la gubernio Florido: el 6 milionoj voĉoj, Bush gajnis nur 537 (0,01%) pli da voĉoj ol Gore. Post kvin semajnoj de barakto en la tribunaloj, advokato kontraŭ advokato, Bush, kies patro estis prezidento 1989-93, fine venkis.

Mardon la 11-an de septembro, teroristoj atakis la Pentagonon en Vaŝingtono kaj detruis la Ĝemelturojn en Novjorko. Pli ol 4000 pereis. La registaro diras, ke Osama Bin-Laden estas kulpa. Prezidanto Bush deklaris militon kontraŭ terorismo. Je la 7-a de oktobro Usono komencis militon kontraŭ la reĝimo de la talibanoj en Afganio, kiu ŝajne gastigis terorismajn trejnejojn de Bin-Ladeno. La Norda Alianco, ribelanta armeo de la nordo, kiun Usono subtenis, eventuale forkaptis ĉiujn provincojn kaj urbojn de la talibanoj. Sed multaj soldatoj de la talibanoj malaperis en la montojn kun siaj pafiloj. Bin-Laden evitis dum jaroj kaptadon.

La prezidentajn elektojn venkis George W. Bush, kiu ricevis je 3,7 milionoj pli da voĉoj ol John Kerry.

Kronologio[1]

  • 1620. Alvenis en la teritorio de la nuna Usono perŝipe Mayflower la unuaj britaj koloniistoj.
  • 1750. La batalo de Lexington markis la komencon de la milito kontraŭ Britio por sendependeco.
  • 1776. Usono proklamis sian sendependecon el Britio. En la teksto de la Deklaracio oni proklamis rajtegalecon de ĉiuj homoj.
  • 1783. Britio agnoskis per la paco de Parizo la sendependecon de siaj iamaj nordamerikaj kolonioj.
  • 1803. Francio vendis al Usono la enorman teritorion de Luiziano.
  • 1812. Dua milito de Sendependeco de Usono. Britoj incendiis Vaŝingtonon kaj malhelpis konkeron de kanadaj teritorioj fare de usonanoj.
  • 1819. Hispanio vendis Floridon.
  • 1823. La prezidanto James Monroe proklamis la doktrinon "Ameriko por amrikanoj", dekomence kontraŭ la rajto de eŭropanoj interveni en Amerikon, sed finfine rajtigon por ke usonanoj povu interveni en la tuta Ameriko.
  • 1827. Dek mil personoj estis liberigitaj en Novjorkio pro nuligo de sklaveco.
  • 1848. Usono venkis sur Meksiko kaj konkeris la teritoriojn de nuna Kalifornio kaj Nov-Meksiko.
  • 1860. Elekto de Abraham Lincoln kiel prezidanto malfermis la militon de Secesio. En 1865 la nordo venkis.
  • 1866. Fondo de la racisma organizo Ku Klux Klan.
  • 1867. Usono aĉetis Alaskon al Rusio.
  • 1976. Amerikaj indiĝenoj venkis sur la generalo Custer en la batalo de Little Big Horn.
  • 1890. Usonaj trupoj amasbuĉas indiĝenojn en Wounded Knee.
  • 1898. Usono venkis sur Hispanio, kiu devis cedi al Usono la teritoriojn de Kubo, Puerto Rico, Filipinoj kaj kelkaj insulojn de Pacifiko, per kio komencis la transmara etendo de Usono.

Vidu ankaŭ

Bildaro

Notoj

  1. "Estados Unidos de colonia a nación", Historia y vida, nº 404, novembro 2001.

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Not to be confused with Emery Point Light. Mixed-use complex in Georgia, United StatesEmory PointMiddle of complex with clockLocation within central Metro AtlantaGeneral informationStatusCompletedTypeMixed-use complexAddressClifton RoadTown or cityDruid Hills, DeKalb County, GeorgiaCountryUnited StatesCoordinates33°48′05″N 84°19′41″W / 33.801428°N 84.328°W / 33.801428; -84.328Current tenantsCVS Pharmacy, JoS. A. Bank Clothiers, Loft, Bonefish Grill, Fresh t...

الموطن الأصلي للمكاو القُرمزي هو كوستاريكا. تشملُ الحياة البرية في كوستاريكا جميع الحيوانات والفطريات والنباتات الطبيعية الموجودة في هذا البلد الواقعِ في أمريكا الوسطى. تضمُّ كوستاريكا مجموعةً كبيرةً ومتنوعةً من الحيوانات البرية؛ ويُعزى ذلك إلى حدٍ كبيرٍ إلى موقعها الجغ

Stadtkirche St. Jakob und St. Dionysius in Gadebusch Die ursprünglich spätromanische Stadtkirche St. Jakob und St. Dionysius in Gadebusch befindet sich auf einem zentralen Hügel nahe Markt und Rathaus. Es wird angenommen, dass das Rathaus einst mit der Kirche auf einem Platz stand, da die Straße, die beide heute voneinander trennt, erst im späten Mittelalter gebaut wurde. Der lang gestreckte Backsteinbau mit dem niedrigen Westturm gliedert sich in drei gleich hohe Schiffe und gehör...

Regering-Van Rompuy Zetelverdeling in de Kamer van volksvertegenwoordigers voor de bestuursmeerderheid van Van Rompuy Coalitie ​ CD&V/cdH ​ MR/Open Vld ​ PS Zetels Kamer 94 van 150 (10 juni 2007) Premier Herman Van Rompuy Aantreden 30 december 2008 Einddatum 25 november 2009 Voorganger Leterme I Opvolger Leterme II Portaal    België De regering-Van Rompuy (30 december 2008 - 25 november 2009) was een Belgische regering. Het was een coalitie tussen de CD&V/...

Esta página cita fontes, mas que não cobrem todo o conteúdo. Ajude a inserir referências. Conteúdo não verificável pode ser removido.—Encontre fontes: ABW  • CAPES  • Google (N • L • A) (Maio de 2019) Ishinomaki石巻市 (-shi)    Cidade   Símbolos Bandeira Brasão de armas Localização Localização de Ishinomaki País  Japão Prefeitura Miyagi Características geográficas Área total ...

Albanien Kapitän Fatos Nallbani Aktuelles ITF-Ranking 126 Statistik Erste Teilnahme 2010 Davis-Cup-Teilnahmen 10 davon in Weltgruppe 0 Bestes Ergebnis Europa-Gruppenzone III(seit 2010) Ewige Bilanz 3:35 Erfolgreichste Spieler Meiste Siege gesamt Elbi MjeshtriFlavio Dece (3) Meiste Einzelsiege Elbi MjeshtriFlavio Dece (2) Meiste Doppelsiege Elbi MjeshtriFlavio DeceRei Pelushi (1) Bestes Doppel Flavio Dece / Rei PelushiElbi Mjeshtri / Genajd Shypheja (1) Meiste Teilnahmen Genajd Shypheja (26) ...

Russian nuclear-powered icebreaker For the previous nuclear-powered icebreaker of the same name, see Arktika (1972 icebreaker). Arktika in a dry dock in Kronstadt on 11 August 2021 following failure of one of the icebreaker's propulsion motors History Russia NameArktika (Арктика) NamesakeRussian for the Arctic OperatorFSUE Atomflot Port of registryMurmansk, Russia[2] BuilderBaltic Shipyard, Saint Petersburg CostRUB 36.959 billion[10] Yard number05706[6] Laid dow...

Monetary Authority of Cape Verde Bank of Cape VerdeBanco de Cabo VerdeHeadquartersAv. Amílcar Cabral, Praia, Cape VerdeCoordinates14°55′08″N 23°30′33″W / 14.9188°N 23.5091°W / 14.9188; -23.5091Established29 September 1975Ownership100% state ownership[1]GovernorJoão SerraCentral bank ofCape VerdeCurrencyCape Verdean escudoCVE (ISO 4217)Reserves490 million USD[1]Websitewww.bcv.cv The Bank of Cape Verde (Portuguese: Banco de Ca...

KoinakaPoster promosiGenreDrama PercintaanDitulis olehSayaka KuwamuraSutradara Hiro Kanai Shōgo Miyaki Pemeran Sota Fukushi Tsubasa Honda Shūhei Nomura Lagu penutupKimi ga Kureta Natsu oleh Leo Ieiri[1]Negara asalJepangBahasa asliJepangJmlh. episode9ProduksiProduserRyōta FujinoDurasi54–69 menitRilisJaringan asliFuji TVRilis asli20 Juli (2015-07-20) –14 September 2015 (2015-09-14)Pranala luarSitus web Koinaka (恋仲code: ja is deprecated ) adalah serial televisi ...

American football player (1921–1996) American football player Charlie ConerlyConerly with the GiantsNo. 42Position:QuarterbackPersonal informationBorn:(1921-09-19)September 19, 1921Clarksdale, Mississippi, U.S.Died:February 13, 1996(1996-02-13) (aged 74)Memphis, Tennessee, U.S.Height:6 ft 1 in (1.85 m)Weight:185 lb (84 kg)Career informationCollege:Ole MissNFL Draft:1945 / Round: 13 / Pick: 127Career history New York Giants (1948–1961) Care...

Thutmosis IIThutmosis II, Chebron, ChebrosRelief Thutmosis II di kompleks Kuil Karnak.FiraunMasa pemerintahandiragukan, 1493–1479 SM, 1513–1499 SM (Dinasti kedelapan belas Mesir)PendahuluThutmosis IPenggantiHatshepsutGelar kerajaan Prenomen  (Praenomen) Aa·kheper·en·re ˁ3-ḫpr-n-Rˁ Kehebatan adalah manifestasi Ra Nomen Djehutymes Ḏḥwtj-msj(w) Lahir dari Thoth Djehutymes Neferkhau Ḏḥwtj-msj(w)-nfr-ḫˁwLahir dari Thoth, ia yang penampakannya sempurna Djehutymes Nedjty·...

Zaka (also known by various names such as: Kouzin, Couzen, Azake, Mazaka, Azaka Medeh, Mede, Papa Zaka, Zaka, Papa Zaca, Cousin Zaca, etc.)[1] is the loa of the harvest in Haitian Vodou mythology.[2] Another way to reference this loa is through the name Azaka Médé.[3] The Cousin Zaka or Zaka is the loa of the harvest. This loa wears a red handkerchief. He is said to have evolved after the Haitian Revolution when enslaved people were able to own land.[2] Depic...

Pantai Gandoriah Pantai Gandoriah adalah sebuah objek wisata pantai yang terletak sekitar 100 meter dari pusat kota Pariaman, provinsi Sumatera Barat, Indonesia. Pada hari libur pantai ini dilewati oleh kereta api wisata yang datang setiap hari dari stasiun Simpang Haru Padang menuju stasiun Pariaman. Di pantai Gandoriah ini setiap tahun dilaksanakan upacara pembuangan Tabuik di waktu matahari terbenam pada tanggal 10 Muharram. Wikimedia Commons memiliki media mengenai Gandoriah beach. Artike...

The Temper TrapInformasi latar belakangAsalMelbourne, AustraliaGenreAlternative rock, post-punk revivalTahun aktif2005–presentLabelLiberation (AUS)Infectious Records (UK)Glassnote Records (US)Situs webwww.thetempertrap.comAnggotaDougy MandagiJonathon AherneLorenzo SillittoToby Dundas Dougy Mandagi The Temper Trap adalah band ber-genre alternative rock dari Melbourne, Australia. Album perdana mereka, Conditions, diterbitkan tahun 2009 dengan produser Jim Abbiss. Mereka terpengaruh oleh Radio...

Terminal BaturetnoTerminal Penumpang Tipe BLokasiJalan Raya Solo - Pacitan, Dusun Batutengah, Desa Baturetno, Kecamatan Baturetno, Kabupaten Wonogiri, Provinsi Jawa Tengah, Kodepos 57673 IndonesiaKoordinat7°58′51″S 110°56′04″E / 7.980811°S 110.934578°E / -7.980811; 110.934578Koordinat: 7°58′51″S 110°56′04″E / 7.980811°S 110.934578°E / -7.980811; 110.934578Pemilik Pemerintah Kabupaten WonogiriPengelola Dinas Perhubung...

此條目没有列出任何参考或来源。 (2020年1月3日)維基百科所有的內容都應該可供查證。请协助補充可靠来源以改善这篇条目。无法查证的內容可能會因為異議提出而被移除。 阿爾弗雷德·馮·鐵必制Alfred von Tirpitz攝於1903年出生(1849-03-19)1849年3月19日 普魯士王國勃兰登堡省奧得河畔科斯琴(今波蘭科斯琴)逝世1930年3月6日(1930歲—03—06)(80歲) 魏瑪共和國巴伐利亞謝夫...

Human settlement in EnglandFairfieldSt Peters RoadFairfieldLocation within DerbyshireOS grid referenceSK066740DistrictHigh PeakShire countyDerbyshireRegionEast MidlandsCountryEnglandSovereign stateUnited KingdomPost townBuxtonPostcode districtSK17PoliceDerbyshireFireDerbyshireAmbulanceEast Midlands List of places UK England Derbyshire 53°15′48″N 1°54′10″W / 53.2633°N 1.9029°W / 53.2633; -1.9029 Fairfield is a district of Buxton in t...

本記事に加筆する際は出典を忘れないでください。 岡崎 百々子Momoko Okazaki BABYMETAL - パリ公演(2023年4月)プロフィール別名義 MOMOMETAL (BABYMETAL)生年月日 2003年3月3日現年齢 20歳出身地 日本 神奈川県(福岡県生まれ)血液型 O型[1]公称サイズ(2017年[1]時点)身長 159 cm 単位系換算身長 / 体重5′ 4″ / ― lb活動ジャンル J-POPヘヴィメタル所属グループ さくら学院...

Television channel ichannelichannel logoCountryCanadaBroadcast areaNationalHeadquartersToronto, OntarioProgrammingPicture format480i (SDTV)OwnershipOwnerStornoway CommunicationsHistoryLaunchedSeptember 7, 2001ClosedAugust 15, 2016 ichannel was a Canadian English-language Category A specialty channel owned by Stornoway Communications. Its programs focused on public, social, and current affairs. Its programming included films, documentaries, and talk shows. History Original logo used from 2001 ...

Le Traité du gouvernement civil (Two Treatises of Government en anglais) est un essai philosophique rédigé par le philosophe anglais John Locke, publié en 1690, consacré à l’origine, à la légitimité et aux problèmes posés par tout gouvernement politique. Structure Comme l’indique son titre original en anglais, le Traité du gouvernement civil est en réalité composé de deux traités distincts, publiés à titre anonyme. Le premier a pour objet de « mettre en évidence e...