La Gyöngyösi utca [djondjoŝi] (=strato Gyöngyösi) estas metrostacio en Budapeŝto kun malalta trafiko. La nomo venis de la strato mem, kiu krucas la avenuon. Gyöngyösi estis historia nomo en Hungario, inter ili la plej fama estis poeto István Gyöngyösi.
Jam en 1970 oni komencis konstrui la 3-an metrolinion, sed tiu etapo estis inaŭgurita nur post 2 jardekoj. Post la ekfunkcio neniam okazis renovigaj laboroj, tial en 2017 la linion minacas jam katastrofo. Ŝajnas, ekde 2017 komenciĝos renovigaj laboroj. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.
La stacio kuŝas sub la tersurfaco 4,5 metrojn. La peronoj havas po du en/elirejojn, la unua al la surfaco, la alia al subirejo, kie estas kontakto al ĉiovendejo. La subirejo havas koridoron sub la trakoj.
El la stacio estas atingebla 2 aŭtobuso-linioj, krome la menciita ĉiovendejo kaj hospitalo.