La Szent Gellért tér (=placoSankta Gerardo) estas moderna metrostacio en Budapeŝto. La nomo venis de la samnoma placo, kie sub la placo etendiĝas la stacio. Tiu stacio estas la lasta en Buda, la sekva post la Danubo estas jam urboparto Pest. Dum la socialismo la oficiala nomo estis la simpla "Gellért tér".
Historio
Konstruado de la 4-a metrolinio okazis inter 2006–2013 kune kun interrompoj pro politikaĵoj. Tiu stacio estis preta en 2013. Samtempe oni konstruis subirejon, kie estas ligo al la metrostacio.
En tiu ĉi metrolinio dekomence vagonoj de Alstom trafikas.
Priskribo de la stacio
La metrostacio estas atingebla tra la menciita subirejo. El/al la subirejo 4 rulŝtuparoj liveras la pasaĝerojn, poste estas interrompo (peroneto), fine denove 4 rulŝtuparoj sekvas. Por handikapuloj 2 liftoj funkcias. La trakoj troviĝas en profundo 32 m. Apud la trakoj la peronoj longas 87 m. Ĉe la stacio estas ebleco redirekti la vagonojn al la alia direkto.