La Pöttyös utca [potjoŝ utca] (=strato Pöttyös) estas simpla metrostacio kun malgranda trafiko en Budapeŝto. La nomo venis de la strato, kiu krucas la metrolinion.
Historio
En 1976 ekfunkciis la unua itinero de la M3 metrolinio. Tiu ĉi itinero ekfunkciis post 4 jaroj. Tiu metrostacio (eĉ metrolinio) ĝis 2017 neniam estis renovigita. Kelkaj asertas, ke la metrolinio jam estas vivdanĝera. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.
Stacio
La metrostacio estas atingebla per po unu ŝtuparejoj al la koncernaj peronoj. La peronoj lokiĝas 5,6 metrojn sub la tersurfaco. En finoj de la peronoj situas la unusolaj en/elirejoj.
Kontaktoj
La pasaĝeroj povas iri al loĝkvartalo, ĉi tie estas neniu alia publika veturilo.